Noe Itō

japana anarkiisto, socia kritikisto, verkisto kaj inismano

Noe Itō (伊藤野枝 Itō Noe?, naskiĝinta la 21an de januaro de 1895 en Fukuoka, Japanio; mortinta la 16an de septembro de 1923) estis anarĥiisto, socia kritikisto, verkisto kaj inismano.

Noe Itō
Persona informo
伊藤 野枝
Naskiĝo 21-an de januaro 1895 (1895-01-21)
en Fukuoka
Morto 16-an de septembro 1923 (1923-09-16) (28-jaraĝa)
en Tokio
Mortis pro hommortigo vd
Lingvoj japana vd
Ŝtataneco Japanio vd
Familio
Edz(in)o Jun Tsuji vd
Amkunulo Ōsugi Sakae vd
Profesio
Okupo verkisto • socia kritikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ŝi finigis siajn studojn ĉe la Ueno Lernejo por Knabinoj en Ueno, Tokio, kaj aniĝis la Bluŝtrumpet-Societon (Seitō-sha; 青鞜社), produktanto de la inisma arta kaj kultura ĵurnalo Seitō (青鞜) en 1912. Itō verkis sociajn kritikojn kaj romanojn, kaj tradukis verkojn de Emma Goldman (Emma Goldman, The Tragedy of Woman's Emancipation, Nov-Jorko, Mother Earth Publishing Association, 1906, ktp.).

Dum la somero de sia kvina jaro ĉe la Ueno Lernejo por Knabinoj, sub la administrado de sia onklo, ŝi edziĝis kun homo nomita Fukutarō. Itō konsentis la edziĝon, ĉar Fukutarō ĵus revenis el Usono, kien ŝi esperis iri. Ŝi sekrete diris al sia fratino, ke kiam ili alvenus Usono, ŝi forirus kaj forlasus lin. Tio neniam okazis, kaj ili restis en Japanio. La malplezuro de Itō pro la edziĝa aranĝo kreskis kiam sia edzo ne povis surteni ŝiajn edukajn interesojn, kiu estis parto de la edzaranĝo.

Kiam ŝi komencis ĉeesti Ueno, ŝi amikiĝis kun sia instruisto pri la angla, Jun Tsuji. Li eĉ estis ŝia konfidulo dum ŝia edziĝo. Tsuji permesis, ke Itō restu en lia domo kiam ŝi devis reveni al la domo de sia edzo, afero kiu interumpigus ŝian edukadon. Per la helpo de Tsuji, ŝi daŭris sian edukadon kaj eventuale finigis sian edziĝon kun Fukutarō. Itō kaj Tsuji komencis amrilaton kaj rapide edziĝis. Ili eventuale havis du filojn: Makoto kaj Ryuji. Ilia amrilato daŭris preskaŭ kvar jarojn antaŭ ŝi estis kaptivita de Sakae Ōsugi.

Eke de 1916, ŝi loĝis kaj laboris kun Ōsugi, kie ŝi daŭris kreskante en la inismaro kaj montris kreskantan gvidistpovon. La 16an de septembro de 1923, dum la ĵusa ĥaoso post la Ega Tertremo de Kantoo, Itō, Ōsugi, kaj lia 6-jara nepo estis arestitaj, mortbatitaj kaj forĵetitaj en puton, de armea policanaro gvidita de leŭtenanto Masahiko Amakasu. Noe Itō estis 28-jara.

La mortigado de tiaj renomaj anarĥiistoj kaj de juna infano, konatiĝis kiel la Incidento Amakasu kaj instigis surprizon kaj koleron tra Japanio.

La kinisto Kiju Yoshida filmis je „Eroso Plus Amasmurdo“ (エロス+虐殺) en 1969, filmon pri Sakae Ōsugi, en kiu Itō havas gravan rolon.