Kantono Palm Beach

kantono en Florido, Usono

La kantono Palm Beach - angle Palm Beach County - estas kantono de Usono en la subŝtato Florido. Ĝia administra centro estas la urbo Okcidenta Palm Beach respektive angle West Palm Beach. La kantono estis fondita la 30-an de aprilo 1909.

kantono Palm Beach (Florido)
Mapo
Mapo de Florido kun kantono Palm Beach emfazita
Situo en Florido
Situo de Florido en Usono

Map

Statistikaĵoj
Fondita 30-a de aprilo 1909
Ŝtato Usono
Subŝtato  Florido
Ĉefurbo Okcidenta Palm Beach
Areo
 - Sume
 - Tero
 - Akvo
 
6181 km²
5113 km²
1068 km²
Loĝantaro
 - Censo en 2020:
 - Loĝdenso:

1 492 191
241 / km²
Horzono: pacifika tempo: UTC-5 /
somera tempo UTC-4
Nomita laŭ: Palm Beach
vdr

Laŭ la stato de la jaro 2020 en la kantono vivis 1 492 191 personoj sur areo de 6 181 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 241,4 loĝantoj/km². La teritorio havas komunan limon kun la kantonoj Marteno, Broward, Okeechobee, Hendry kaj Glades.

La kantona teritorio situas borde de la lago Okiĉobi (Okeechobee), kiu estas dividata inter la kantonoj Glades, Okeechobee (Okiĉobio), Martin, Palm Beach kaj Hendry. Mapo de Florido[1] montras, ke ĉiuj kvin kantonoj kuniĝas ĉe punkto ĉe la centro de la lago.

Plej grandaj komunumoj redakti

La sep laŭ nombroj de loĝantoj plej signifaj komunumoj de la kantono estas (nombro el la censo de aprilo 2020):

# komunumo statuso fondojaro loĝantoj
1 okcidenta Palm Beach urbo 1894, novembro 117 415
2 Boca Raton urbo 1925, majo 97 422
3 Boynton Beach urbo 1920 80 380
4 Delray Beach urbo 1911 66 846
5 Wellington komunumo 1995, decembro 61 637
6 Jupiter urbeto 1925, februaro 61 047
7 Palm Beach Gardens urbo 1959 59 182

Referencoj redakti

  1. Kantona mapo de Florido el la Usona censoservo.

Eksteraj ligiloj redakti