Kapelo Helena de Konstantinopolo (Teskánd)

La Kapelo Helena de Konstantinopolo estas romkatolika historia monumento en Hungario, en vilaĝo Teskánd.

Kapelo Helena de Konstantinopolo
Kapelo Helena de Konstantinopolo en Teskánd
Kapelo Helena de Konstantinopolo en Teskánd
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Teskánd
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Zala
diocezo Szombathely
dekanujo Zalaegerszeg
paroĥo en Boncodfölde
Arkitektura priskribo
Konstrustilo romaniko, baroko
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Historio redakti

La romanika preĝejo de Dobronhegy estis konstruita en la 13-a jarcento. Oni alkonstruis la turon en la sekva jarcento. Dum la kontraŭturkaj bataloj Dobronhegy estis detruita, la loĝantoj refondis la vilaĝon en pli nova loko. La kapelo estis renovigita en la 18-a jarcento laŭ baroko. Baldaŭ tiu ĉi kapela areo apartenis al ekstera parto de Teskánd. En 2010 plena renoviĝo okazis. Nuntempe loĝantoj de ambaŭ vilaĝoj komune zorgadas pri la preĝejeto. Ĉar la kapelo situas for de loĝlokoj, ĝi ne estas uzata.

Konstruaĵo redakti

La konstruaĵo situas sola sur monteto ĉe forlasita tombejo de Dobronhegy. La fasado estas simetria, meze la kvadrata turo iom reliefas. La turopinto estas piramido. Post la navo duonronda absido etendiĝas. Spite la barokiĝon restis partoj el la romaniko.

Fontoj redakti