Kapelo Notre-Dame de Fidélité (Douvres-la-Délivrande)

Koordinatoj: 49°17′45.78″N 0°22′10.13″W  /  49.29605°N, 0.3694806°U / 49.29605; -0.3694806 (Kapelo Notre-Dame de Fidélité (Douvres-la-Délivrande)) (mapo)

Lampo, Lalique

La Kongregacio Notre-Dame de Fidélité (Nia Sinjorino de Fideleco) estis fondita de Henriette le Forestier d’Osseville - Patrino Sainte-Marie - la 26-an de februaro 1831 en Douvres-la-Délivrande (Calvados, Normandio, Francio). Apostola kongregacio, de Maria kaj Ignaca spiritualeco, ĝia esenca ago koncernas edukadon en ĝia plej vasta senco, ekde ĝia kreiĝo.

Kapelo LaliqueRedakti

 
Kapelo Lalique

La domo de la fondaĵo estis tro malgranda kaj Patrino Sainte-Marie volis preĝejon. Ŝi akiris ĝin de sia patro Grafo Théodose d'Osseville, kiel atestas la dikaj pilieroj de la ĥorejo kaj la absido de la Kapelo.

La planoj de tiu preĝejo estis komence elpensitaj de la fondintino, sed la realigo efektiviĝis nur je la centa datreveno de la Kongregacio (1931). Tiu evento ebligis al René Lalique, konata Majstro vitraĵisto, elmontri sian talenton per tute nova maniero. La Superulino deziris por la okazo grandan travideblan krucifikson, simbolon de Fideleco.

La peto estis transdonita al René Lalique, majstro vitraĵisto, kiu plenumis ĝian realigon, ĉarmita de la loko.

Li krome proponis tri vitralojn en la absido, laŭ la de li inventita teĥniko: apudmetado de plakoj el fandita-muldita-premita vitro. Por akompani tiujn elementojn, li elpensis retablon, du lum-kolumnojn, benkon de komunio kaj tabernaklon. Harmoniita Lampo de sanktejo markis de nun la ĉeeston de Dio. Tiu unika verko estis klasita de Historiaj monumentoj en 1988. [1]

Kruca vojo Alix AyméRedakti

En majo 1948, la komunumo de fratinoj de Notre-Dame de Fidélité, de Douvres-la-Délivrande (Calvados), post realigo de liturgia aranĝo de la ĥorejo de la kapelo fare de René Lalique inter 1930-1933, decidis donaci Krucan Vojon al la Ĝenerala Superulino kiel jubilean donacon. Okazis debato inter la fratinoj pri la mendo, kiu estis fine konfidita al Alix Aymé. Ŝajnas ke ŝi inspiriĝis el la Kruca Vojo de Paul Claudel. La verko estis finplenumita en 1949.

Ĉiu el la 14 paneloj de po 44x66 centimetroj konsistas el du pecoj de tavolligno, ambaŭflanke de ligna kvadrato, lakitaj per vegetala lako kaj kovritaj de oraj kaj arĝentaj folioj. Ĉiu panelo atestas pri originala artisma elekto koncerne kadrojn kaj reprezentojn de figuroj, tre priserĉitaj kaj lasante lokon al perspektivoj kaj pejzaĝoj. Tiuj figuroj ebligas paralelismon kun la verko de Fuĵita.

Alix Aymé skribis al la komunumo por esprimi sian dankemon, elvokante la fortan ligon inter la pasio de Kristo kaj sian propran doloron post la perdo de sia unua filo, kaj la repacigon kiun alportis al ŝi tiu laboro.

La unua persono de la unua stacio de la Kruca Vojo estas memportreto; la lasta de la 14-a stacio, estas portreto de ŝia filo kiel Kristo entombigita.

En 2011, tiu unika verko konsistanta el 14 lakoj estis klasita historia momumento. [2]

BibliografioRedakti

  • Chapelle Notre-Dame de Fidélité, Chœur René Lalique, BP 30, 14440 Douvres-la-Délivrande

ReferencojRedakti

Vidu ankaŭRedakti

Eksteraj ligilojRedakti