Douvres-la-Délivrande

komunumo en la departemento Kalvadoso de Francio

Douvres-la-Délivrande [duvʁ la delivʁɑ̃d] estas franca komunumo. Ĝi situas en regiono Normandio en departemento Calvados en la nord-okcidento de Francio. Ĝi havas areon de 10,71 km² kaj nombris 5 014 loĝantojn en 2011. Kodo laŭ INSEE estas 14228 kaj poŝta kodo 14440. Ĝi estas membro de la komunumaro "Communauté de Communes Cœur de Nacre".

Douvres-la-Délivrande
Baziliko Notre-Dame de la Délivrande
Baziliko Notre-Dame de la Délivrande
komunumo en Francio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Lando  Francio
Regiono Normandio
Departemento Calvados
Arondismento Caen
Kantono Courseulles-sur-Mer
Komunumaro Communauté de communes Cœur de Nacre
INSEE kodo 14228 [+]
Poŝtkodo 14440
Retpaĝaro www.douvres-la-delivrande.fr
Politiko
Urbestro Thierry Lefort (2020-2026)
Demografio
Loĝantaro 5 190  (2015)
Loĝdenso 476 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 49° 18′ N, 0° 23′ U (mapo)49.2941666667-0.37833333333299Koordinatoj: 49° 18′ N, 0° 23′ U (mapo)
Alto 19 m (min.: 17 m)
(maks.: 58 m)Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo 10,71 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono GMT+1h (+2h somere)
Douvres-la-Délivrande (Calvados)
Douvres-la-Délivrande (Calvados)
DEC
Douvres-la-Délivrande
Douvres-la-Délivrande
Situo de Douvres-la-Délivrande en Calvados
Douvres-la-Délivrande (Francio)
Douvres-la-Délivrande (Francio)
DEC
Douvres-la-Délivrande
Douvres-la-Délivrande
Situo de Douvres-la-Délivrande en Francio

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Douvres-la-Délivrande [+]
vdr
La loĝloko inter la ĉirkaŭaj komunumoj


Najbaraj komunumoj redakti

Lokoj kaj monumentoj redakti

  • Baziliko Notre-Dame de la Délivrande.
  • Kapelo Notre-Dame de Fidélité, ornamita de René Lalique[1] kaj Alix Aymé[2], [3].
  • La malnova priorejo de Tailleville kies kapelo estas registrita kiel Historia monumento ekde la 17-a de majo 1933[4].
  • La Domaine de la Baronnie (Domajno de la Baronejo): situanta en la koro de Douvres apud la preĝejo, la Baronejo konsistas el du konstruaĵoj en paroĥa bieno de tri hektaroj. En la 11-a jarcento la Baronejo estis unuigita kun la episkopa posedaĵo. Estas menciite en la historioj, ke Douvres estis la plej bela feŭdo de la kanonikaro. La feŭdo de Douvres alprenis la titolon de baronejo en 1072 en la epoko de la promociiĝo de Thomas de Douvres, poste fariĝis biendomo kaj kampara domo de la episkopo de Bayeux[5].
  • La eksa stacidomo de Douvres-la-Délivrande[6].
  • La radara stacio: en la fino de la dua mondmilito la radaro nur komencas siajn unuajn provojn, tamen kelkaj modeloj kapablas detekti tagnokte movojn sur la maro je distanco supera al tiu de homa okulo. Okupantoj same kiel aliancanoj intensigos la plibonigon kaj instaladon de tiuj "sorĉistaj oreloj". Douvres, pro sia alteco, estis ekipita ekde la fino de 1942 de radaro "longdistanca" por informi la stabestrojn pri ajna provo elŝipiĝi en la regiono. Tamen, kiel ĉiufoje kiam militista ilo estas inventita... oni inventas la manieron neŭtraligi ĝin: la kontraŭaĵo farita el nebulado de la radaro aŭ falsaj eĥoj perfekte funkciis la nokton de la 5-a de junio 1944 al la 6-a de junio 1944. Tiu radara stacio longe restis fortikigita kampo ĝis la 17-a de junio 1944 (10 tagojn post la liberigo de Douvres). Hodiaŭ urbo Douvres-la-Délivrande reprenis rektan mastrumadon de tiu radara stacio kiu fariĝis unika muzeo sur la marbordo.
  • Preĝejo Saint-Rémi.
  • Angla tombejo.
  • Apoteko Lesage, de stilo Art nouveau (hodiaŭ: Pharmacie Hardy).
  • Naĝeja centro "AquaNacre".
  • Kulturcentro Cœur de Nacre "C3-Le Cube".

Transportoj redakti

Ĝemelurboj redakti


Bildgalerio redakti

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti