Malfermi la ĉefan menuon

Alix Aymé[1] (naskiĝis en 1894 en Marsejlo, mortis en 1989) estis franca pentristino kiu vivis en Ĉinio kaj en Vjetnamio.[2] Instruistino en la Lernejo de belartoj de Hindoĉinio, ŝi kontribuis relanĉi tie la arton de Lako.

Alix Aymé
Persona informo
Naskiĝo 21-an de marto 1894 (1894-03-21)
en Marsejlo
Morto 21-an de marto 1989 (1989-03-21) (95-jara)
en Parizo
Ŝtataneco Francio
Familio
Edz(in)o Georges Aymé
Profesio
Profesio pentristo
v  d  r
Information icon.svg

BiografioRedakti

Alix Aymé studis muzikon kaj desegnon en Tuluzo, poste estis lernantino de pentristo Maurice Denis, kiun ŝi asistis en la dekoracio de la kupolo de la Teatro de la Elizeaj Kampoj en Parizo. En 1920, ŝi edziniĝis kun instruisto de beletro Paul de Fautereau-Vassel kaj akompanis lin al Ŝanhajo, poste al Hanojo. En 1925-1926, ŝi instruis desegnon en la franca gimnazio de Hanojo.[3]

La paro revenis en Francion, kie ili vivis de 1926 ĝis 1928, kaj havis filon. Ŝi disigis sin poste de sia edzo kaj denove foriris kun sia filo al Hindoĉinio, ŝarĝita de misio de la franca registaro, en rilato kun la preparo de la Internacia kolonia Ekspozicio de 1931. En 1931, ŝi edziniĝis kun kolonelo Georges Aymé[4], estonta adjutanto de generalo Eugène Mordante, komandanto de la franca armeo en Hindoĉinio, kaj plejaĝa frato de verkisto Marcel Aymé.[5][3][4] Ŝi vojaĝis kaj pentris en Laoso, kie ŝi fariĝis proksimulo al la familio de la reĝo Sisavang Vong, por kiu ŝi realigis grandajn freskojn en la reĝa Palaco de Luangprabango.[6] Ŝi fariĝis instruistino en la Lernejo de belartoj de Hindoĉinio, kie ŝi kontribuis al la veko de la interesiĝo pri lako, flanke de Joseph Inguimberty ekde 1934.

Post la Dua mondmilito, ŝi realigis ĉefe la Krucan vojon en lako de la Kapelo Notre-Dame de Fidélité en Douvres-la-Délivrande[7], klasigita en 2010 historia Monumento kiel objekto.[8]

Alix Aymé mortis en 1989.

Ekspozicio de ŝiaj verkoj okazis en 2012 en la Universitato Johns Hopkins; ŝi estis tie priskribita kiel « influa partoprenantino al la promocio de la modernisma parizo dum la intermilito.[9] » Tiu ekspozicio prezentis ŝian artan disvolviĝon tra preskaŭ kvar jardekoj, ekde ŝiaj unuaj verkoj influitaj de Maurice Denis ĝis ŝia adopto de aziaj kaj modernismaj elementoj en ŝiaj pejzaĝoj de matureco. Ŝi daŭrigis korespondadon kun ŝia majstro Maurice Denis, kiu estas konservita en la centro de dokumentado de la muzeo Maurice Denis en Saint-Germain-en-Laye.

Publikaj kolektojRedakti

EldonojRedakti

  • « Sur la Laque », en L'Illustration, 1949

EkspoziciojRedakti

  • Marsejlo, Galerio Moullot
  • Parizo, Galerio de Ultramara Francio
  • Parizo, Internacia kolonia Ekspozicio de 1931
  • Baltimore, muzeo Evergreen de la Universitato Johns Hopkins, de la 11-a de marto ĝis la 30-a de septembro, « Alix Aymé, artistino en Hindoĉinio dum la jaroj 1920-1940 »

BibliografioRedakti

  • LACOMBE, Pascal; FERRER, Guy. (2012) Alix Aymé : une artiste peintre en Indochine, 1920-1945 (france). Parizo: Somogy Editions D'Art. ISBN 978-2-757-20484-9..
  • Du fleuve Rouge au Mékong : visions du Viêt Nam. Exposition, Paris, Musée Cernuschi, du 20 septembre 2012 au 27 janvier 2013, Parizo-Muzeoj, Findakly, Muzeo Cernuschi, 2012.

Notoj kaj referencojRedakti

  1. Naskonome « Alix Angèle Marguerite Hava ».
  2. DE MENONVILLE, Corinne. (2012) Alix Aymé (france). Somogy Editions d'Art. ISBN 978-2-7572-0484-9.
  3. 3,0 3,1 angle Alix Aymé.
  4. 4,0 4,1 Héduy, Philippe, (1998).
  5. Poste fariĝinta generalo.
  6. Michel Lécureur, Marcel Aymé : un honnête homme, 1997.
  7. Présentation de la chapelle et du chemin de croix sur le site de la Congrégation Notre-Dame-de-Fidélité
  8. Palissy/PM14001325
  9. angle Alix Aymé: European Perception and Asian Poeticism, Johns Hopkins University

FontoRedakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Alix Aymé en la franca Vikipedio.