Kapelo Sankta Anna (Lőrinci)
La kapelo Sankta Anna estas sakrala monumento historia en Hungario, en rando de urbo Lőrinci.
Kapelo Sankta Anna | |
---|---|
Kapelo Sankta Anna en Lőrinci
| |
konstruaĵo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Lőrinci |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | romkatolika eklezio |
provinco | Heves |
diocezo | Vác |
dekanujo | Hatvan |
paroĥo | en la urbo |
Arkitektura priskribo | |
Konstruado | |
Specifo | |
Konstrumaterialo | masonaĵo |
Ligiloj | |
Historio
redaktiPluraj historioj ligiĝas al la kapelo. Laŭ tio ĝi estis konstruita pro ĥolero okazinta en 1723 aŭ inundo okazinta en 1722. Estas fakto, ke la kapelo konstruiĝis en 1723 kaj estis konsekrita post 2 jaroj. Paŝo post paŝo la kapelo atingis tutlandan famon kiel pilgrimloko, eĉ la najbara herbejo ne sufiĉis por la pilgrimantoj.
Konstruaĵo
redaktiLa simpla konstruaĵo situas sola sur herbejo, tre proksime Zagyva fluas. La fasado estas simetria, meze la enirejo funkcias, plej supre la kvadrata turo altiĝas kun piramida turpinto. En la turo 2 sonoriloj loĝas. La fasado havas solan fenestron super la enireja pordo, ankaŭ la turo havas fenestron. La navo finiĝas en plurlatera absido. La navo havas po unu duonrondajn fenestrojn. La absido estas iomete pli mallarĝa, sed same alta, ol la navo.
Ĉirkaŭaĵo
redaktiKontraŭ la fasado golgoto troviĝas kune kun subĉiela altaro. Iomete flanke ŝtona kruco estas, same kalvaria vojo sed la skulptaĵoj mankas. Iomete for dometo por la zorgisto estas videbla.
Kermeso okazas en la plej proksima sabato kaj dimanĉo al 26-a de julio.