Kapelo Sankta Marko (Szécsisziget)

La Kapelo Sankta Marko la evangeliisto estas romkatolika monumento historia en Hungario, en ekstera parto de vilaĝo Szécsisziget.

Kapelo Sankta Marko
katolika preĝejo • kapelo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Szécsisziget
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Zala
diocezo Szombathely
dekanujo Lenti
Arkitektura priskribo
Konstrustilo romaniko
Konstruado
Specifo
Longo 11 m (interne, el tio la navo estas 7 m)
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Historio redakti

La kapelo estis konstruita en la 13-a jarcento por la iama vilaĝo "Petróc". En la 16-a jarcento pro la kontraŭturkaj bataloj la vilaĝo senhomiĝis, la kapelo ruiniĝis. En 1794 la kirketo estis renovigita, en la sekvaj jarcentoj kelkfoje ĝi renoviĝis, lastfoje en 1964. La apuda tombejo estis uzata ĝis 1945. La kapelo estas uzata dum tago de Sankta Marko la evangeliisto. La vilaĝanoj nomas la kapelon "Márok," sed tiu nomo estas malklara por la scienciistoj.

Konstruaĵo redakti

La konstruaĵo situas sola sur monteto inter vilaĝoj Szécsisziget kaj Iklódbördőce. La fasado estas simetria, meze la kvadrata turo reliefas. Malsupre meze de la turo la enirejo funkcias. La absido estas preskaŭ kubo. Kelkaj pilieroj apogas la kapelon. Interna interesaĵo estas sidlokoj en la muro ĉirkaŭ la altaro. La altara bildo estis pentrita en la 20-a jarcento.

Fontoj redakti