Kapiri Mposhi estas urbo en Zambio, 170 km norde de Lusako. Ĝi situas 1200 m super marnivelo, havas ĉ. 40.000 loĝantojn (takso de 2000) kaj estas ĉefurbo de la samnoma provinco, kiu en 2000 havis 194.752 loĝantojn. La urbo apartenas al la Centra Provinco de Zambio.

Kapiri Mposhi
setlejo • ward of Zambia
Administrado
Demografio
Loĝantaro 65 182  (2012) [+]
Geografio
Geografia situo 13° 59′ S, 28° 41′ O (mapo)-13.97722222222228.684722222222Koordinatoj: 13° 59′ S, 28° 41′ O (mapo) [+]
Alto 1 250 m [+]
Horzono UTC+02:00 [+]
Kapiri Mposhi (Zambio)
Kapiri Mposhi (Zambio)
DEC
Kapiri Mposhi
Kapiri Mposhi
Situo de Kapiri Mposhi

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Kapiri Mposhi [+]
vdr

De 1976 Kapiri Mposhi estas fervoja konektejo inter la zambia fervojo inter Kitwe, Lusako kaj Livingstone kaj fervojo TAZARA al Daresalamo en Tanzanio. La linio TAZARA debranĉiĝas du kilometrojn sude de la urbo, ĉe Nova Kapiri Mposhi. Ankaŭ voje la urbo estas grava nodo; tie de la ŝoseo inter Lusako kaj Chingola debranĉiĝas la Granda Norda Ŝoseo (Great North Road), kiu iras al la nordaj provincoj kaj al Mbeya en Tanzanio.

Fontoj redakti

  • Angla Vikipedio
  • mapo

Eksteraj ligiloj redakti