Kapriĉo B♭-maĵora (Bach)

La Capriccio sopra la lontananza de il fratro dilettissimo („Kapriĉo pri la forvojaĝo de la tre amata frato“) en B♭-maĵoro estas plurmovimenta fruverko por klavarinstrumento de Johann Sebastian Bach (BWV 992). Rimarkindaj je ĉi tiu komponaĵo estas la programaj subtitoloj maltipaj por Bach. Ili montras sur eblaj modeloj, ekz. sur „Musicalische Vorstellung einiger Biblischer Historien in 6. Sonaten“ [Muzika prezentado de kelkaj bibliaj historioj en 6 sonatoj] de Johann Kuhnau (1700).[1]

Ekesto redakti

En la pasinteco oni supozis kiel adresiton plejparte la fraton de Bach, Johann Jacob (1682–1722), kiu en 1704 aliĝis kiel hobojisto en la sveda armeo kaj ŝanĝis analoge la titolon en ...del suo fratello.... Fratello signifas fraĉjo. Sed la rilato al la frato de Bach nun validas kiel treege dubinda.[2] Verŝajne la komponaĵo ekestis pli frue. Manskribaĵo ne konserviĝis.

Muzikaj ideoj kaj kvazaŭ improviza elverkado redakti

La difinoj de la samtempuloj de Bach Friedrich Erhard Niedt, Sebastien de Brossard (de Johann Gottfried Walther enigita en la germanan enciklopediaron) kaj Johann Mattheson pri la kapriĉo egalas en tio, ke ili starigas en la malfonon la improvizajn aŭ improvizecajn ideojn, la formojn sekvantajn laŭ neniu fiksa regulo kaj la malkutiman prilaboradon de la muzika materialo. Tion la kapriĉo de Bach laŭas tutplene. Je li aldoniĝas la ekstermuzikaj imagoj, kiuj destinis la elekton de liaj muzikaj rimedoj.[3]

Unuopaj movimentoj redakti

  • „Ist eine Schmeichelung der Freunde, um denselben von seiner Reise abzuhalten.“
    [Estas flatado de la amikoj, por deteni lin de lia vojaĝo]
    Arioso, Adagio
    B♭-maĵoro, 4/4-takto (C)
    • Homofonie komponita melodio, plejofte kun dua voĉo en "flataj" sekstoj estas interrompata per poŝtkorna motivo kaj finita.
  • „Ist eine Vorstellung unterschiedlicher Casuum, die ihm in der Fremde könnten vorfallen.“
    [Estas prezentado de variaj eventualaĵoj, kiuj povus okazi al li]
    g-minora, 4/4-takto (C)
    • La fugo kun daŭrigata kontrapunkto moduliĝas trans c-minoro, f- minoro, b♭-minoro, E♭-maĵoro, f-minoro al C-maĵoro kiel duonfinaĵo antaŭ la postsekva f- minoro de la Adagioissimo.
  • „Ist ein allgemeines Lamento der Freunde.“
    [Estas ĝenerala lamentado de la amikoj]
    Adagioissimo
    f-minora, 3/4-takto
    • La libera pasakaljo, karakterizata per la kromatismo de la lamento-baso (takto 14 kaj sekvantaj) kaj de la melodio (aparte ekde takto 29) same kiel per apoĝaturoj („suspiro-motivoj“), memorigas al la movimento „Weinen, Klagen, Sorgen, Zagen“ el la samnoma kantato BWV 12 ankaŭ en f-minoro, kiu fariĝis modelo por la „Cruzifixus“ de la b-minora meso.
  • „Allhier kommen die Freunde, weil sie doch sehen, dass es anders nicht sein kann, und nehmen Abschied.“
    [Jen venas la amikoj, ĉar ili ja vidas, ke tio ne povas esti alie, kaj adiaŭas]
    Alteraciiloj de B♭-maĵoro, tamen daŭre modulante, elire de E♭-maĵoro kun finaĵo en F-maĵoro, 4/4-takto (C)
    • Plenmane ludende, gama motivo malsupren estas imite trakondukata.
  • Aria di Postiglione
    Adagio poco
    B♭-maĵoro, 4/4-takto (C)
    • La simpla melodio ĉiam denove estas interrompata per poŝtkorna motivo en oktavsaltoj malsupren.
  • Fuga all'imitazione della cornetta di postiglione
    B♭-maĵoro, 4/4-takto (C)
    • La temo kun tonripetadoj kaj trisonaj arpeĝoj same kiel la kontrapunkto kun la oktava motivo el la ario imitas la poŝtkornon.

Referencoj redakti

  1. Werner Breig: Johann Sebastian Bach. En Die Musik in Geschichte und Gegenwart. Zweite, neubearbeitete Ausgabe, Kassel et altera 1999, Spalte 1499
  2. Christoph Wolff: Johann Sebastian Bach. 2. Auflage, Frankfurt am Main, 2007, S. 82f
  3. Rolf Damman, Stuttgart 1984, S. 166f

Literaturo redakti

Rolf Dammann: Bachs Capriccio B-Dur. In Werner Breig u. a. (Hrsg.): Analysen. Beiträge zu einer Problemgeschichte des Komponierens. Festschrift für Hans Heinrich Eggebrecht zum 65. Geburtstag. (= Beihefte zum Archiv für Musikwissenschaft, Band XXIII), Stuttgart 1984, S. 158–179

Eksteraj ligiloj redakti

Ĉi tiu artikolo estis redaktita tiel ke ĝi entenas tutan aŭ partan tradukon de « Capriccio B-Dur (Bach) » el la germanlingva Vikipedio. Rigardu la historion de la originala paĝo por vidi ties aŭtoroliston. (Ĉi tiu noto koncernas la version 2866579 kaj sekvajn de ĉi tiu paĝo.)