Karabük
Karabük estas urbo en norda Turkio. Ĝi estas la administra centro de samnoma provinco Karabük, kaj situas en la Nigramara regiono de la lando, proksimume 100 kilometrojn sude de la Nigra Maro.
Karabük | ||
urbo • administra teritoria unuo • urbego • komunumo • distrikto de Turkio | ||
---|---|---|
Regiono | Nigramara regiono | |
Provinco | Provinco Karabük | |
Geografia situo | 41° 11′ N, 32° 37′ O (mapo)41.18333333333332.616666666667Koordinatoj: 41° 11′ N, 32° 37′ O (mapo) | |
Loĝantaro | 110 537 (en 2012) | |
Telefona kodo | 0370 | |
Aŭtokodo | 78 | |
Retpaĝaro | http://www.karabuk.bel.tr/ | |
En distanco de 3 kilometroj de la urbocentro situas la ruinoj de la antikva urbo Hadrianapolis (nun Eskipazar), fondita en la epoko la Roma Imperio dum la 4-a jarcento. Ekzistas multaj fontoj, preĝejoj, kaj romaj banejoj. Kvankam plejparto de ĝi estas nur nun arkeologie elfosata, antaŭaj neleĝaj elfosoj kaj raboj, kiuj daŭris dum multaj jaroj, damaĝis la historian substancon kio malpligrandigas la ŝancon ke la loko fariĝu grava turisma allogaĵo.[1]
Referencoj
redakti- ↑ "La antikva urbo Hadrianapolis" (turke), aŭtoro Ramazan Uyumaz, vidita la 29-an de majo 2014. Arkivita el la originalo je 2011-07-27. Alirita 2014-05-29 .