Karageno
Karageno estas kolektiva esprimo de grupo de longĉenaj karbonhidratoj, kiuj troviĝas en ruĝalgaj ĉeloj. Temas pri anjonaj hidrokoloidoj, kiuj malsamas laŭ ilia kemia strukturo. La diversaj tipoj malsamas en la procentaĵoj de galaktozo kaj 3,6-anhidrogalaktozo respektive nombro de la sulfatgrupoj. De komerca signifo estas κ-, ι- kaj λ-karagenoj.
FaradoRedakti
Por fari karagenon el ruĝaj algoj la algoj estas lavitaj kaj poste kuiritaj en alkala solvaĵo. Tiu proceso povas daŭri ĝis 48 horojn.
TipojRedakti
Oni ĉefe bezonas κ-, ι- kaj λ-karagenon.
UzadoRedakti
En la nutraĵindustrio karageno estas bezonata kiel ĝeligilo por ŝveltigaj produktoj kaj en viandaj produktoj (ekzemple kolbaso), kaj kiel dikiĝa substanco en marmeladoj, bebonutraĵo, laktaj produktoj, glaciaĵoj kaj desertoj. Karageno ankaŭ estas uzata por forigi malklarecon en la vino.
En la EU karageno estas permesata kiel manĝaj aldonaĵoj kaj dikigaj aldonaĵoj kun la numeroj E 407. Karageno ankaŭ estas uzata en la kosmetika industrio (dentkremo). Laŭ la eŭropa bio-dekreto karageno estas uzata ankaŭ en bio-nutraĵoj.
LiteraturoRedakti
- Y. Uno, T. Omoto, Y. Goto, I. Asai, M. Nakamura, T. Maitani: Molecular weight distribution of carrageenans studies by a combined gel permeation/inductively coupled plasma (GPC/ICP) method. In: Food Additives and Contaminants. 18.2001, S. 763–772. London,
Eksteraj ligilojRedakti
- Carrageen – Datenbank Zusatzstoffe Arkivigite je 2007-09-17 per la retarkivo Wayback Machine
- London South Bank University: Carrageenan Arkivigite je 2018-04-15 per la retarkivo Wayback Machine (angle)
- Opinion of the Scientific Committee on Food on Carrageenan (PDF; 156 kB; angle)