Krestaj karakaroj

(Alidirektita el Karakaroj)

Krestaj karakaroj, Krestaj karakaraoj aŭ laŭ latina scienca nomo Caracara, iam Polyborus, estas genro de rabobirdoj de la familio de Falkedoj kiuj troviĝas en granda parto de Ameriko. Ili formas parton de la subfamilio de Poliborenoj, kiu nomiĝas tiele pro la iama genronomo Polyborus, tio estas, la Krestaj karakaroj estas la tipaj birdospecioj de la subfamilio.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Krestaj karakaroj
Norda karakaro (Caracara cheriway) en Teksaso, Usono.
Norda karakaro (Caracara cheriway) en Teksaso, Usono.
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Falkoformaj Falconiformes
Familio: Falkedoj Falconidae
Genro: Caracara
Genroj de subdivizioj

Caracara cheriway
Caracara plancus

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ili estas parto de grupo kolektive nomata kiel karakaroj. La nunaj specioj de la genro Caracara estis iam konsiderataj samspecifaj (kiel "Kresta karakaro" - nomo ankoraŭ amplekse uzata por la Norda karakaro)[1][2][3] kaj dumlonge lokigitaj en la genro Polyborus.

Taksonomio redakti

Estas vivantaj du modernaj specioj, unu estis intence formortigita de homoj antaŭ ĉirkaŭ 100 jaroj (je damaĝo de ties insula hejmo). Oni konas kelkajn prahistoriaj taksonoj.

La restaĵoj el fosilioj pruvas la longan historion de la kontinentaj "krestaj karakaroj". Restoj de Norda karakaro, iom pli grandaj ol tiuj aktualaj sed tute identaj, troviĝis en la fama La Brea. Krome la Guadalupa karakaro povus deveni el jam distinga populacio de okcidenta Meskikio kiu sekve estis forigita fare de la ĉefa kontinenta populacio.

Referencoj redakti

  1. AOU Check-list of North American Birds. Arkivigite je 2007-04-28 per la retarkivo Wayback Machine 7a eldono kun suplementoj. Konsultita la 2008-04-26
  2. ABA Check-list (PDF). Versio 6.8. Konsultita la 2008-04-26
  3. Clements, J. F. 2007. The Clements Checklist of the Birds of the World. 6a eldono. Christopher Helm. ISBN 978-0-7136-8695-1
  4. 4,0 4,1 4,2 Caracara. Kunigita Taksonomia Informo-Sistemo.
  5. (2007) “Exceptionally well preserved late Quaternary plant and vertebrate fossils from a blue hole on Abaco, The Bahamas”, Proceedings of the National Academy of Sciences 104 (50), p. 19897–19902. doi:10.1073/pnas.0709572104.  Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-07-27. Alirita 2011-05-07.
  6. (1959) “Pleistocene Birds from New Providence Island, Bahamas”, Bulletin of the State of Florida Museum 4 (11), p. 354.  Arkivigite je 2012-09-26 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-09-26. Alirita 2011-05-07.
  7. (2008) “A New Species of Large, Terrestrial Caracara from Holocene Deposits in Southern Jamaica (Aves: Falconidae)”, Journal of Raptor Research 42 (4), p. 265–272. doi:10.3356/JRR-08-18.1. 

Eksteraj ligiloj redakti

Foto de kresta karakaro ĉe Ŝtata Parko Brazos Bend, Teksaso: [1]