Kardano

pivota tenilo, kiu ebligas turnadon de objekto ĉirkaŭ akso
Pri la matematikisto, laŭ kies nomo la mekanismo nomiĝas, vidu la artikolon Gerolamo Cardano.

La kardano estas pivota tenilo, kiu ebligas turnadon de objekto ĉirkaŭ akso. Triopo de kardanoj, la unua en la dua en la tria, ebligas objekton tenatan de la ena kardano resti senmove sendepende de la rotacio de la medio; tial, multaj objektoj sur ŝipo estas tenataj per kardanoj, tiel ke ili ne estas renversata dum balancado de la ŝipo.

Movbildo de triaksa kardano

Historio redakti

 
Kardanoj en la kajero de Villard de Honnecourt, ĉirkaŭ 1230

La kardano estis inventita de la helena inventisto Filono de Bizanco (280–220 AKE).[1]:74 Filono priskribis okedran inkujon kun po unu aperturo en edro, kiu estas turnebla ajnadirekte, kaj uzebla per ajna truo; tio estis ebligita per sistemo de metalaj kardanoj, tiaj ke la inko ne disverŝiĝis eĉ se la inkujo estas renversita.

En Ĉinio, la ĉina inĝeniero Ding Hŭan (ĉine 丁緩, pinjine: Dīng Huǎn) inventis incensujon kun kardanoj ĉirkaŭ la jaro 180 KE.[2]:308

Post la antikveco, la kardano restis vaste konata en la Mezoriento. En Eŭropo, la itala matematikisto Gerolamo Cardano (Esperante Hieronimo Kardano) popularigis la kardanon en la 16-a jarcento; tial, en multaj lingvoj (inkluzive de Esperanto) la kardano estas nomita laŭ li.

Referencoj redakti

  1. Carter, Ernest Frank. (1967) Dictionary of Inventions and Discoveries.
  2. Handler, Sarah. (2001) Austere Luminosity of Chinese Classical Furniture (angle). University of California Press. ISBN 978-0520214842.

Vidu ankaŭ redakti