Dipsako

(Alidirektita el Kardilo)

Dipsako (sin. birdotrinkejo, venusbanejo) oni nomas la plantojn de la genro Dipsacus, pro ilia similo al la ilo por kardi lanon. Ili estas du aŭ plurjaraj herboj, kiuj la unuan jaron formas platan folirozeton, la duan jaron altan branĉiĝantajn, dornajn tigojn kun grandaj, duope konraŭsidantaj folioj kaj en la ŝosofino grandan duongloban aŭ konusforman foliokapon el etaj, preskaŭ senkoloraj floroj, sub kiuj disas rigidaj brakteoj kun eksteren subenkurbiĝantaj pintoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Dipsako
Dipsacus fullonum
Dipsacus fullonum
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonaj plantoj Magnoliopsida
Ordo: Dipsakaloj Dipsacales
Familio: Dipsakacoj Dipsacaceae
Genro: Dipsacus
L.
Specioj

Rigardu tekston.

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Specioj redakti

La genro Dipsacus estis unuafoje priskribita en 1753 de Carl von Linné en libro Species Plantarum. La specioj de pli frue memstra genro Virga estas hodiaŭ klasifikitaj al Dipsacus.

La genro Dipsacus kreskas en Eŭropo, Mediteraneo, en Norda Afriko same en suda kaj orienta Azio.

La genro Dipsacus entenas pli ol 20 speciojn (kelkaj):

  • Dipsacus comosus: Ĝi kreskas nur sur la Ibera duoninsulo.
  • pikila dipsako (Dipsacus ferox): ĝi kreskas sur insuloj Korsiko kaj Sardinio.
  • sovaĝa dipsako, fuldipsako, feltokardo, fulkardo (Dipsacus fullonum sinonime Dipsacus sylvestris): Ĝi kreskas en Eŭropo, Norda Afriko kaj okcidenta Azio.
  • Dipsacus inermis: Ĝi kreskas en Azio, de Afganistano ĝis Ĉinio.
  • fendfolia dipsako (Dipsacus laciniatus): Ĝi kreskas en Eŭropo, okcidenta kaj meza Azio, Meza Eŭropo.
  • harkovrita dipsako (Dipsacus pilosus, sin.: Virga pilosa; Cephalaria pilosa), kreskas en meza, okcidenta kaj suda Eŭropo.
  • teksaĵista dipsako (Dipsacus sativus): Ĝi estas la sole kultivata specio, uzita por teksaĵoj. Ĝi kreskas en Eŭropo, norda kaj suda Ameriko.
  • svelta dipsako (Dipsacus strigosus): Ĝi hejmas en suda Eŭropo, en meza Eŭropo enportitaj specioj.