Karel Franc (naskiĝis la 6-an de aŭgusto 1925 - mortis la 18-an de januaro 2015) estis ĉeĥa esperantisto, honora membro de ĈEA.

Li estis gvida persono de esperantista movado en Pardubice, aktivulo en SET Lančov, iama sekretario de ĈEA (1987-1991), organizinto de Renkontiĝoj de pacbatalantoj en Pardubice, multjara estro de ekzamena komisiono de ĈEA kaj estro de lektoroj ĉe skribaj kursoj.

Li kontribuis ankaŭ al la faka lingvo en Esperanto pri aviado.

Ankaŭ lia edzino Mária Francová (naskiĝis la 13-an de julio 1924 - mortis la 4-an de junio 2006) laboris por la movado.

Verkoj redakti

  • Ŝparita unuseĝalo - motorigita sportglisilo SF-33 (En: Kolekto de referaĵoj el la Internacia Seminario pri Apliko de Esperanto en Scienco kaj Teĥniko 1982, České Budějovice 1982-08-13/15, p.53 - 54)
  • Ĉu negativa sageco de alo estas la solvo? (samloke: p.55)
  • La avio, pri kiu oni parolas: komputerigita sportglisilo "Glasflügel Mosquito B LCD" (samloke: p. 56 - 57)