Ŝarĝoŝipo
(Alidirektita el Karga ŝipo)
Kargoŝipo[1][2] aŭ ŝarĝoŝipo estas ŝipo, kiu pro sia konstruo ekskluzive aŭ prioritate antaŭvidatas por la transporto de varoj. La transportataj varoj nomiĝas ŝarĝo.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/4/43/Hold_of_a_container_ship.jpg/140px-Hold_of_a_container_ship.jpg)
Kontenerŝipoj estas ŝarĝoŝipoj kiuj portas la tutan ŝarĝon en kamiongrandaj konteneroj, laŭ tekniko nomita kontenerado.
La plej konataj tipoj de ŝarĝoŝipoj estas:
- kontenera ŝipo
- ŝutvara ŝipo
- malvarmuja ŝipo
- aŭtotransporta ŝipo
- cisternoŝipo (tankero)