Kari Sajavaara

finna lingvisto

Kari Antero Sajavaara (naskiĝis la 18-an de januaro 1938 en Pieksämäki, mortis la 24-an de oktobro 2006 en Jyväskylä[1]) estis finna doktoro pri angla filologio kaj profesoro pri aplikata lingvistiko.[2] Li havis longan karieron en la anglalingva fako de la Universitato de Jyväskylä, ĝis en 1996 li fariĝis direktoro de la Aplikita Lingva Esplorcentro de tiu universitato. En 2003 li retiriĝis de tiu ĉi posteno.[3] Li estis unu el la plej fortaj efikantoj en Universitato de Jyväskylä.

Kari Sajavaara
Persona informo
Naskiĝo 18-an de januaro 1938 (1938-01-18)
en Pieksämäki
Morto 24-an de oktobro 2006 (2006-10-24) (68-jaraĝa)
en Jyväskylä
Lingvoj finnaangla
Ŝtataneco Finnlando
Familio
Edz(in)o Paula Sajavaara
Infanoj Timo Sajavaara • Anu Sajavaara
Okupo
Okupo lingvisto • anglisto
vdr

Sajavaara kompletigis sian diplomon en 1965 kaj sian doktorecon en 1967 en Universitato de Helsinko. Li laboris kiel esplora asistanto ĉe la Akademio de Finnlando ĝis 1969, kiam li estis vokita kiel asistanta profesoro al la Universitato de Jyväskylä, kie li havis 37-jaran karieron, komencante en 1979 kiel profesoro. Li estis alvojaĝanta esploristo en la Universitato Johns Hopkins en Usono en 1992 kaj en la universitato Macquarie en Sidnejo, Aŭstralio en 1994.[1] Sajavaara loĝis en siaj lastaj jaroj en Kortemäki en Jyväskylä. Li mortis subite pro malsaneca konvulsio. Lia filo Timo Sajavaara estas profesoro pri fiziko en Universitato de Jyväskylä.

Premio Kari Sajavaara redakti

La Centro por Aplikata Lingvo-Esplorado kaj la Lingva Eduka Politiko-Reto ĉiujare donas la premion Kari Sajavaara en rekono de multmerita esplorado kaj socie efika laboro en la kampo de aplikata lingvoesplorado. La rekona premio estas donita ĉiujare en januaro lige kun la memorprelego de Kari Sajavaara en Jyväskylä.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 Fisiak, Jacek: In Memoriam: Kari Sajavaara (1938–2006), Universitato Adam Mickiewicz Poznano.
  2. Ellonen, Leena (red.): Suomen professorit (finnaj profesoroj) 1640–2007, 632 paĝoj, eldoninto Professorliitto (unuiĝo de profesoroj), loko de publikigo Helsinko, 2008, ISBN 978-952-99281-1-8
  3. prezento "profesoro Kari Sajavaara (1938–2006)" en retejo de la "Lingva Kampuso" de la Universitato de Jyväskylä arkivigita je la stato fine de novembro 2014, finne