Akademio de Finnlando

ŝtata scienca organizaĵo de Finnlando

La Akademio de Finnlando, ankaŭ Finna Akademio (oficiale: finne Suomen Akatemia, svede Finlands Akademi, estas scienca organizaĵo de Finnlando fondita en 1947 kaj bazita en Helsinko.

Akademio de Finnlando
Suomen Akatemia
Finlands Akademi
registara organizaĵo
Informoj
fondodato 1947
speco ŝtata
Situo
lando Finnlando
urbo Helsinko, Finnlando
Estraro
ĉefestro(j) Heikki Mannila vd
retejo [[1] Oficiala retejo]
Listoj
membro de
• Science Europe
• FinELib
• Coalition for Advancing Research Assessment vd
vdr

Ĝi estas ŝtatiniciata organo por scienco kaj esplorado en Finnlando kaj raportas al la Ministerio pri Edukado kaj Kulturo (petus- ja kulttuuriministeriö/Undervisnings-och kulturministeriet). La jura bazo estas leĝo de 1947. Ĝi komencis sian laboron en 1948 kaj komence ekzistis ĝis 1969, hodiaŭ konata kiel la "Malnova Akademio". En 1970 ĝi estis lanĉita denove sub la sama nomo.

La akademio ne nur kunvenigas plej bonajn finnajn sciencistojn, plej altnivela scienca esplorado estas subtenata de efikeco-orientita longperspektiva financado kiel parto de la finna "Elstara Initiativo". Ĝi ankaŭ klopodas por establi internaciajn kontaktojn kaj funkciigas duflankajn esplorajn programojn kun partneroj kiel ekzemple la akademia servo Deutscher Akademischer Austauschdienst (DAAD) de Germanio ekde 1993. Kiel formo de esplorfinancado, la Akademio de Finnlando aljuĝas provizorajn, prestiĝajn postenojn kiel "akademia profesoro" (akatemiaprofessor/akademiprofessor) kaj "akademia esploristo" (akatemiatutkija/akademiforskare), apud financitaj projektoj subtenantaj eksajn studentojn post akiro de sia doktoriĝo.