Sveda lingvo en Finnlando

dialekto de la sveda lingvo parolata en Finnlando

La sveda lingvo en Finnlando estas unu el la du oficialaj lingvoj tie - la alia estas la finna. Ambaŭ lingvoj estas naciaj lingvoj laŭ la finnlanda konstitucio. La ŝtato, kaj tiuj finnlandaj komunumoj kiuj estas oficiale dulingvaj, devas servi al siaj civitanoj en ambaŭ lingvoj. Escepto de tiu dulingveco estas la aŭtonoma regiono Alando, kiu estas unulingve sveda. Multaj ŝtataj kaj universitataj postenoj postulas la konon de ambaŭ lingvoj.

Historio

La sveda estis la sola oficiala lingvo kiam Finnlando estis parto de Svedio, kaj plu dum la erao de grandprinclando Finnlando eĉ ĝis 1892. Je la sendependiĝo de Finnlando en 1917, la sveda ankoraŭ havis fortan rolon en ŝtataj kaj universitataj strukturoj, kvankam la svedparolantaj finnlandanoj, la svedlingvaj finnlandanoj, estis nur minoritato. Dum en 1900 la sveda malplimulto konsistigis 13 % de la finna populacio, post ondoj de finna naciismo kaj elmigrado dum la 2-a mondmilito, ilia proporcio falis al 5.5 % hodiaŭ.[1]

Finnlingvaj kaj svedlingvaj lernejanoj lernas kaj sian gepatran lingvon kaj la lernfakon nomatan "la alia enlanda lingvo". En la 1970-aj jaroj oni reformis la lernejan sistemon en Finnlando. Ĝis tiam la bazlernejoj en Finnlando estis "popollernejoj" (finne kansakoulu, svede folkskola) kaj ne instruis iujn fremdajn lingvojn. La reformo anstataŭigis ilin per "elementaj lernejoj" (finne peruskoulu, svede grundskola), kie "la alia enlanda lingvo" estas deviga fako en la klasoj 7 ĝis 9. Antaŭe ĝi estis deviga nur ekde la gimnazio (ekde la 10-a klaso).

"Kvankam lernejaj fakuloj argumentis por unusola fremda lingvo, la angla, la parlamento voĉdonis kun 137 kontraŭ 24 voĉoj ke ĉiu lernejano studu apud sia gepatra lingvo devige du lingvojn, unu fremdan kaj kiel la alian la "enlandan lingvon", t.e. la svedan. Oni motivigis la decidon per la dulingveco de la lando, egaleco kaj la nordia kunlaboro. La plej grava argumento estis la nordia kunlaboro. La sveda lingvo pruvis ke Finnlando apartenis al la nordiaj landoj, do al la Okcidento, kio dum la Malvarma Milito multe gravis. La logiko de la Malvarma Milito tiel diktis la lingvopolitikan direkton."[2]. Dum preskaŭ dudek jaroj estis trankvile, preskaŭ neniuj kontroversoj aŭdiĝis publike pri la lingvopolitiko[2]. Ekde la 1980-aj jaroj aŭdiĝis pli da kritiko kontraŭ la deviga sveda, kaj en 2004 la parlamento forigis la svedan kiel deviga fako en la gimnazi-fina ekzameno.

 
Logotipo Pois pakkuruotsi ("For la trudsvedan"), uzata de la Ligo de finneco. La litero Å simbolas la svedan lingvon.

Multaj finnlingvaj civitanoj, ĉefe en la nordaj kaj orientaj regionoj, apenaŭ iam ajn havas bezonon por la sveda lingvo. Kontraŭantoj de la sveda lingvoinstruado nomas ĝin malŝate "trudsveda" (finne pakkuruotsi, svede tvångssvenska) kaj postulas ĝian forigon, inter ili la Ligo de finneco kaj la politika partio Veraj finnoj. La malan pozicion reprezentas la Sveda Popola Partio, kiu volas konservi aŭ eĉ plifortigi la statuson de la sveda lingvo. Pri tio ekestis kelkfoje polemikaj kaj emociaj konfliktoj.

En 2010 en finna televido programo Ajankohtainen kakkonen (en Esperanto proksimume "Aktuala numero du") aranĝis longan diskutan programon Pakkoruotsi-ilta ("Vespero pri la trudsveda"), kie la plej grava apoganto de la deviga sveda estis politikisto Mikaela Nylander kaj la plej grava malapoganto Heikki Tala, prezidanto de Suomalaisuuden liitto, la Ligo de finneco. La Sveda Popola Partio de Finnlando radikaliĝis. En la 2010-aj kaj 2020-aj jaroj, la partio postulis, ekzemple, ke la studo de la sveda estu antaŭenigita en la bazlernejo (tio efektive okazis) kaj ke la sveda estu deviga por infanoj jam sub lerneja aĝo kaj estu aranĝitaj vere multe lingvobanoj. Kroma postulo estis, ke la devo de svedlingvaj funkciuloj bone paroli la finnan estu forigata.[3]

Sed radikaliĝis ankaŭ la kontraŭuloj de la deviga sveda: en la eŭropa gazetaro aparte eĥis ekzemple informo de septembro 2013, kiam la svedlingva finna radioprezentistino Bettina Sågbom de nekonatulo ricevis skriban minacon pri murdo, se ŝi ne sukcesos en sian programon inviti parolistojn de la finnaj naciistoj, kiuj per la programo volis laŭte postuli forigon de la deviga sveda.[4]

Referencoj

Eksteraj ligiloj