Veraj finnoj

ekstremdekstra politika partio en Finnlando

Veraj finnoj (finne Perussuomalaiset) estas finna politika partio. Ĝi estas centrisma konservativa partio. Ĝi havas nun 46 membrojn en finna parlamento. Ĝia prezidanto estas Riikka Purra ekde aŭgusto 2021. La partio havis ministrojn unuan fojon en 2015–2017. Tiam ĝi havis kvar ministrojn. La partio estis fondita en 1995. Ĝia populareco kreskis rapide en la 2010-aj jaroj.

Veraj finnoj
Perussuomalaiset
Emblemo de Veraj finnoj
partio
Lando  Finnlando
Estro Riikka Purra
Fondiĝo 1995
Ĉefa sidejo Helsinko
Ideologio nacia konservatismo
Internacia aliĝo en Eŭropa Unio: Partio de Eŭropaj Socialdemokratoj, en Skandinavio: Nordia libereco (svede/norvege Nordisk frihet, dane Nordisk frihed, finne Vapaa Pohjola)
Retejo perussuomalaiset.fi
vdr

En la parlamenta elekto de 2023 la partio fariĝis la dua plej granda partio. La nombro de ĝiaj membroj en la parlamento grandigis je 7 al sume 46.

De 2011 ĝis 2015 la "veraj finnoj" en la Eŭropa Parlamento kunlaboris en la eŭropa politika partio Movado por Eŭropo de Liberecoj kaj Demokratio.

Vidu ankaŭ