Kariotipo estas kromosomaro aŭ foto aŭ desegno de ĉiuj kromosomoj de ĉelo, ĝenerale laŭpare kaj laŭdimensie ordigitaj.[1] Kariotipo estas la ĝenerala aspekto de la kompleta aro de kromosomoj en la ĉeloj de specio aŭ en individua organismo, ĉefe inkludante siajn grandon, nombrojn, kaj formojn.[2][3] Kariotipi estas la procezo laŭ kiu oni konstatas kariotipon determinante la kromosoman komplementon de individuo, inkludante nombrojn de kromosomeoj kaj nenormalaĵojn.


Referencoj redakti

  1. PIV NPIV Alirita la 11an de aŭgusto 2023
  2. Karyotype, definition. Alirita 2022-12-23.
  3. Judd, Walter S.. (2002) Plant systematics, a phylogenetic approach, 2‑a eldono, Sunderland MA, US: Sinauer Associates Inc.. ISBN 0-87893-403-0.
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Karyotype en la angla Vikipedio.