Karlštejn (Svratouch)
![]() |
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Karlštejn (apartigilo) |
Karlštejn estas vilaĝo en Ĉeĥio, parto de municipo Svratouch, troviĝanta en distrikto Chrudim. Ĝi troviĝas proksimume 2 km oriente de Svratouch. Estas ĉi tie registritaj 10 adresoj. En la jaro 2021 daŭre vivas ĉi tie 8 loĝantoj.
Karlštejn | |
vilaĝo | |
Ĉasista kastelo Karlštejn
| |
Oficiala nomo: Karlštejn | |
Ŝtato | ![]() |
---|---|
Regiono | Regiono Pardubice |
Distrikto | Distrikto Chrudim |
Administra municipo | Svratouch |
Historia regiono | Bohemio |
Montaro | Suprasvratka montetaro |
Domoj | 10 2011 |
Situo | Karlštejn |
- koordinatoj | 49° 42′ 53″ N 16° 03′ 49″ O / 49.71472 °N, 16.06361 °O (mapo) |
Katastro | 12,72 km² (1 272 ha) Svratouch |
Loĝantaro | 8 (2021) |
Denseco | 0,63 loĝ./km² |
Fondo | 18-a jarcento |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 539 42 |
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |
![]() | |
![]() |
Karlštejn situas en katastra teritorio Svratouch kun areo 12,72 km².
Historio
redaktiLa devena domaro estiĝis en la 1-a duono de la 18-a jarcento. Loĝejojn konstruis ĉi tie laboristoj okupitaj en gisejo en proksima Česká Cikánka. La konstruaĵoj estas disigitaj sur alta supraĵo super Svratka kaj Svratouch.
Loĝantaro
redaktiJaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 40 |
1880 | 48 |
1890 | 52 |
1900 | 36 |
1910 | 27 |
1921 | 49 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 53 |
1950 | 15 |
1961 | 19 |
1970 | 9 |
1980 | 4 |
1991 | 3 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 7 |
2011 | 7 |
2021 | 8 |
Memorindaĵoj
redaktiĈasistan kastelon Karlštejn lasis konstrui en la jaroj 1767–1776 Filip Kinský, posedanto de senjorujo Rychmburk. Ĉe la kastelo estadis ĉasarbaro. En la areon de kastelo estas enkonstruigita kapelo de sankta Edigio, kiu ĉi tie situis pli baldaŭ ol la kastelo, altaro en la kapelo estis laŭ dokumentoj konsekrita la 20-an de septembro 1708 fare de abato de monaĥejo Hradiště.
En la jaro 1823 aĉetis la senjorujon familio Thurn-Taxis, en la kastelo estis arbaristejo. En la jaro 1945 la kastelo estis naciigita, transprenis ĝin gimnastika unueco TJ Spartak Svratka, kiu en la kadukiĝanta konstruaĵo riparis tegmenton kaj volis ĉi tie establi turistan tranoktejon kaj bildejon, sed pro manko de financaj rimedoj tio ne okazis. Ekde la 1960-aj jaroj la objekto estis riparata.
Fotogalerio
redakti-
Kastelo Karlštejn
-
Kastelo Karlštejn