Karl Albrecht

germana entreprenisto (1920-2014)

Karl Albrecht (naskiĝis la 20-an de februaro 1920 en Essen, Germanio; mortis la 16-an de julio 2014 semurbe) estis germana entreprenisto kaj kunfondinto de la internacia supermerkata ĉeno Aldi. Laŭ la Listo de miliarduloj de la usona ekonomia gazeto Forbes, li estis inter la plej riĉaj homoj de la mondo: en 2005 li havis posedon de 18,5 miliardoj da USD kaj laŭ la listo de Forbes estis la 8-a plej riĉa individuo tutmonde (eksklude de diktatoroj kaj monarkoj)[1]. Ĝis lia mortojaro en 2014 lia kapitalo de fine 18,3 miliardoj da USD restis pli-malpli konstanta, kaj tiel ĝis la morto li estis multajn jarojn la senkonkurence plej riĉa germano, ankaŭ estante signife pli riĉa ol lia pli juna filo Theo, kun kiu li fondis la supermerkatan ĉenon Aldi (="AL"-brecht "DI"-svendistoj), kies en Germanio suda branĉo apartenis al Karl Albrecht. Ĝis la fino de la 2000-aj jaroj kontinue estis inter la 10 plej riĉaj homoj, inkluzive de la 10-a rango en 2010[2], kiun li ankaŭ havis en 2012, kaj en la lastaj du jaroj de sia vivo li ankoraŭ okupis la 18-an rangon. Ekde la jareldono 2016 en la Listo de miliarduloj de la usona ekonomia gazeto Forbes reprezentiĝas lia filo, Karl Albrecht la pli juna aŭ Junior .

Karl Albrecht
Persona informo
Naskiĝo 20-an de februaro 1920 (1920-02-20)
en Essen
Morto 16-an de julio 2014 (2014-07-16) (94-jaraĝa)
en Essen
Tombo Friedhof Bredeney
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Familio
Patrino Anna Siepmann
Frat(in)o Theo Albrecht
Edz(in)o Mia Tenbrink
Infanoj Karl Albrecht Jr. • Beate Heister
Okupo
Okupo entreprenisto
vdr

Referencoj redakti

 
La 'Aldi-limo'. Blua: Aldi Nord; oranĝa: Aldi Süd
 
kaj tutmonde, samaj koloroj:
Blua Aldi Nord; oranĝa Aldi Süd