Karl Meyer

Johann August Karl Christian MEYER (pseŭdonime: Johannes Ryemer; naskiĝinta la 12-an de aŭgusto 1845 en Südharz-Drebsdorf, mortinta la 25-an de aŭgusto 1935 en Nordhausen) estis germana regionhistoriisto kaj pedagogo. Li verkis multajn aĵojn pri la historio de Nordhausen, Artern kaj ties ĉirkaŭaĵoj.

Karl Meyer
Persona informo
Naskiĝo 12-an de aŭgusto 1845 (1845-08-12)
en Drebsdorf
Morto 25-an de aŭgusto 1935 (1935-08-25) (90-jara)
Okupo
Okupo instruisto
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
Verko de K. Meyer pri eldiroj/proverboj/poemoj en regiona dialekto: Nordhieser Schnurren

VivoRedakti

Estante filo de ŝafisto li pasigis la junulajn jarojn en Görsbach kie li frekventis la lernejon. Pro siaj elstaraj talentoj li rajtis ekstudenti ĉe la porinstruista seminario en Eisleben danke al la mecenateco de grafo Karl zu Stolberg-Roßla. Poste li deĵoris kiel elementarlerneja isnruisto en Wittenberg-Kleinwittenberg (ĝis 1866) kaj en Südharz-Roßla (kie li private instruis la infanojn de la ĉambra estro Robert Bosse, kiu poste iĝis edukadministro prusia). En Roßla li kunfondis la gimnastikklubon.

Bonaj rilatoj tiaj ebligis al li la viziton kaj uzon de trezoroj el prusiaj arkivoj kaj publikigi librojn kaj mapojn pri regionhistorio, ekz. ankaŭ lernolibro-celen. En 1872 li venis al Nordhausen kie li instruis ĝis pensiuliĝo 1906 ĉe porknabina lernigejo de ĉe Friedrich-Wilhelm-placo. Poste li intensege okupiĝis pri la regionhistorio de Nordhausen kaj eldonis multajn aferojn prie. Li estis orda membro de Akademie gemeinnütziger Wissenschaften de Erfurto, sekretario kaj honora membro de la Nordhausen-a societo historia-aktikvaĵa. Krome li membris ĉe la nordturingia regionhistoria societo Aratora en Artern, estis koresponda membro de la Societo historia de Erfurto; ne forgesendas lia membreco ĉe la Harca societo historia-antikvaĵa. Lia edzino estis Karoline Ida Ernestine Gerbser kun kiu li havis ses infanojn.

 
Mapo pri Helmegau, kiun mem desegnis Meyer en la jaro 1888-a

EĥojRedakti

Bedaŭrinde multaj liaj publikgitaĵoj malfacile troveblas nun, tamen taksatas li la plej vigla kaj fruktodona inter la nordhausen-a regionhistoriistaro. Li ankaŭ metis la fundamentan ŝtonon por la ekinsteresiĝo komuna prie. Pri lia verko Entwicklungsgeschichte der Reichsstadt Nordhausen (1887) skribis entuziasme la urba arkivisto R. H. Walther Müller: Mem tiu ĉi kurta kunmetaĵo montras lian malkutiman konaron de dokumentaj faktoj kaj samtempe aŭdacon lian sintezeman kiu devancis ĉiujn antaŭulojn. Lia karaktero konfrontiĝema ebligis prizorgi problemojn ĝis tiutempe neglektitajn, doni al ili formon kaj enordigi ilin historie; post mallonga tempo li tiel iĝis vera aŭtoritato sur la kampo de esplorado pri nordhausen-a historio.[1]

HonorojRedakti

  • majo 1936: Karl-Meyer-strato en Nordhausen nomiĝis por li, en 1945 detruote. En 1990 la Paul-Wojtkowsk-strato (je honoro de komunismo politikisto) en la orienta parto de Nordhausen alinomiĝis por Karl Meyer.

Verkoj (elekto)Redakti

  • kun Richard Rackwitz, Vincent Eisfeld (eld.): Der Helmegau. Vor- und Frühgeschichte der Nordhausen umgebenden Landschaft; Teil 1. (= Quellen und Darstellungen zur Nordhäuser Stadtgeschichte; Bd. 2). Edition Nordhausen, Nordhausen 2019. ISBN 978-3-7485-0384-2
  • Aus Nordhausens Vorzeit. Nordhausen: Selbstverlag, 1927. (surrete)
  • Das Kloster Ilfeld. Leipzig: B. Franke, 1897.
  • Beiträge zur urkundlichen Geschichte der goldenen Aue. Nordhausen: Selbstverlag, 1876.
  • Heimathskunde für Kreis und Stadt Nordhausen, 1875.
  • Chronik des Kreises Nordhausen, 1875.
  • Kleine Chronik des Amts Heringen, 1873.
  • Die Burg Hohnstein, 1872.
  • Die ehemalige Reichsburg Kyffhausen. Ein Beitrag zur urkundlichen Geschichte der goldenen Aue.
  • Wüstungenkarte der Grafschaften Stolberg, Roßla und Hohnstein. Mit erläuterndem Texte und vielen Urkundenauszuügen.
  • Über die jetzt auf dem Kornmarkte aufgefundenen alten Grundmauern. Ĉe: Aus der Heimath. Sonntagsblatt des Nordhäuser Courier, Nr. 19, 1893. (surrete)
  • Die Widen- oder Weydenburgk zwischen Petersdorf und Steigertap. Ĉe: Zeitschrift des Harzvereins für Geschichte und Alterthumskunde, 53, 1920, p. 79-80. (surrete)
  • Der Kurialist Johannes Sander aus Nordhausen (1455–1544). Ĉe: Thüringisch-sächsische Zeitschrift für Geschichte und Kunst, 1. Band, 1911, p. 272-274. (surrete)

NotojRedakti

  1. La teksto originala jenas: Bereits diese zusammengedrängte Darstellung zeigt Meyers ungewöhnliche Vertrautheit mit urkundlichen bzw. aktenmäßigen Fakten, sie zeigt aber auch die Kühnheit seiner Synthesen, die über die Bedächtigkeit seiner Vorgänger weit hinausgeht. Meyers kernige und kämpferische Natur hat ihn vermocht, bisher unbeachtete Probleme anzupacken, ihnen Form zu geben und sie in die Entwicklungsgeschichte einzufügen, daß er bald als Autorität auf dem Gebiet der Nordhäuser Geschichtsforschung galt.

Eksteraj ligilojRedakti