Estas neniuj versioj de ĉi tiu paĝo, do ĝi eble ne estis kvalite kontrolita.
Karl Otto SCHMIDT (naskiĝis 1904 - mortis fine de 1977 en Reutlingen, Germanio) estis tre aktiva esperantisto, i. a. sekretario de Germana Esperanto-Asocio, eldoninto de kelkaj lerniloj tuj post la lasta mondmilito.
Li abunde verkis en la germana kaj kunaŭtoris La manifesto de la paco, kiu aperis ankaŭ en E-traduko (1975).
„ La gaja titolo de ĉi tiu nova verketo jam logas al legado. Farinte tion mi konstatis, ke la enhavo plene akordas kun la titolo: Trafe elektitaj spritaĵoj, en malavara abundo, havigas la valoran donacon de agrabla tempopasigilo.
S-ro Schmidt, kun delikata bonhumoro, sukcesas per facila maniero prezenti ĉarmajn amuzaĵojn, kiuj, krom ŝerce ridigaj, estas tute senĝene tradukeblaj. Tial, por
komencantoj, ili estas facile kompreneblaj en ĉiuj siaj plej subtilaj nuancoj, rilate signifon kaj sencon, alkutimiĝante tiel al rekta lingvouzo, preskaŭ senaverte. Tamen, la plenkapablaj esperantistoj, tute certe, ankaŭ ĝuas plezurajn momentojn, legante ĉi tiun belan volumeton, kiun varme mi rekomendas precipe al la gejunulaj rondoj.
Restas nur diri, ke la libro estas zorge presita — kiel decas al la eldonejo de S-ro
S. Ziegler — kun kovrilo el verda kartono, kies okulfrapa bildo estas plia invito al forgeso de l' malĝojo. ”
„ Alia pledo por la paco kaj la homa interfratiĝo kaj alia alvoko al la homaro, ke ĝi kondutu etike kaj altruisme, se ĝi ne volas vidi la ruiniĝon de nia
mondo kaj sperti sian propran pereon.
La aspiroj de ĉi tiu libro estas belaj kaj noblaj, sed kiel ĉiuj moral-instruaj verkoj, ankaŭ ĝi ŝajnas preteratenti la teruran, nesubigeblan forton de la demon-inspirita parto de nia duobla personeco.
Jen la kerno de la afero en koncizaj vortoj: “...necesegas ŝanĝi la homojn kaj ilian pensadon por ŝanĝi la vizaĝon de la mondo", diras la aŭtoro sur paĝo 26.
Sed, kiel efektivigi la ŝanĝon? Ĝis nun ĉiuj religioj kaj sistemoj politikaj kaj socialaj fiaskis, eble tial, ke la homo ne povas salti trans sian propran ombron.
Kiu havas la optimisman ideon, ke la homaro evoluas ĉiam al pli perfektaj stadioj, legu ĉi tiun libron, kaj li refortigos sian respektindan fidon. Kiu opinias, ke la homaro blinde kaj sencele rondiradas inter la limoj de siaj bonaj kaj malbonaj instinktoj, kaj ke nur ĝiaj fantazioj kaj revoj kapablas leviĝi ĝis la ĉielo, legos ĉi tiun verkon kiel novan, ne novecan, retorikan ekzercon.
Mi ne rekomendus la tradukon de s-ro Mosch kiel modelon de bona Esperanto. ”
Streidt, Georg: Esperanto-Lehrbuch für Fortgeschrittene: insbesondere für Volkshochschulen sowie für Lehrer und Studierende (Mit einem Geleitwort von K. O. Schmidt, 1950)
Zimmer, Rudolf und Schmidt, K. O.: Manifest des Friedens: ein Ruf zur Besinnung (1966)
Zimmer, Rudolf kaj Schmidt, K. O.: Manifesto de la paco: voko al rekonsciiĝo (1975)