Karl Georg Wilhelm FRITSCH (naskiĝinta la 11-an de novembro 1838 en Vajmaro, mortinta la 9-an de januaro 1906 en Bad Dürrenberg-Goddula) estis germana geologo kaj paleontologo. Edzigis lin en 1867 Elisabeth Kenngott naskonte tri filojn kaj kvar filinojn.

Estante filo de supera forstisto, Fritsch jam kiel gimnaziano interesiĝis pri geologo. Jam en la 1859-a jaro li publikigis Geognostische Skizze der Umgegend von Ilmenau (por la gazeto: "Zeitschrift der Deutschen geologischen Gesellschaft", 12). Li studis unue ĉe la forsta akademio de Eisenach, poste en Göttingen teologion; doktoriĝo sukcesis en 1882.

Vojaĝo al Madejro kaj Kanarioj metis la fundamenton por la verkoj Tenerife, geologisch und topographisch dargestellt (1867, kun G. Härtung kaj Wilhelm Reiß), Geologische Beschreibung der Insel Tenerife (1868, kun Reiß) kaj Reisebilder von den Kanarischen Inseln (1867). Ĉi tie li ne nur priskribis tefritojn kaj bazanitojn kiel novajn ŝtonspecojn sed ankaŭ furore pruvis ke la nunan erupciaj ŝtonoj originas kaj mineralogie konsistiĝas same kiel aĵoj el terciaro: do ke tiutempe ne ekzistis alispecaj teraj fortoj.

Lia dua vojaĝo en 1866 kondukis lin al la eosta Mediteraneo, konkrete al Santorino kio atestis la pravon de liaj supozoj. En 1863 Fritsch habilitiĝis pri geologio ĉe la universitato de Zuriko. Lia geologia mapo pri la svisa regiono Gotarda (1873) kaj la ĉi-rilata libro Das Gotthardgebiet (1874) liveris la bazojn por posta faro de tuneloj. En 1867 Fritsch iris al Frankfurto ĉe Majno kiel docento pri mineralogio kaj geologio laŭ komisio de la societo Senckenbergische Naturforschende Gesellschaft. Kun Johannes Justus Rein li vojaĝis en 1872 al Maroko.

En 1873 li fariĝis eksterorda profesoro pri geologio ĉe la universitato de Halle (Saale); sekvis orda profesoreco en 1876. Ĉi-tie la riĉaj kolektoj universitataj igis lin pli okupiĝi pri paleontologio. Kreo de nova kolekto-kunmetigo necesis intensegaj studoj pri geologia-paleontologia de Saksio, la saksaj duklandoj kaj de Harco.

Lernolibro ene de Ratzel-serio kun la titolo Allgemeine Geologie (1888) novis tiurilate, ke ĉiuj ekzemploj cititaj venis el propraj elsploroj d ela verkinto. En Halle li ankaŭ aktivis fruktodonege ene de la naturscienca societo Naturwissenschaftlicher Verein für Sachsen und Thüringen.

Honoroj

redakti

Fritsch iĝis membro de Leopoldina kaj en 1895 eĉ akademia prezidanto.

Eksteraj ligiloj

redakti