Kartvelio en la Eŭrovido-Kantokonkurso

Kartvelio debutis en 2007 en la 52-a Festivalo de la Eŭrovido-Kantokonkurso. La 27-an de oktobro 2006, Kartvelio, lando en Kaŭkazio, en la orienta ekstremo de Eŭropo, konfirmis ke ĝi volis partopreni en tiu kantokonkurso. Antaŭe la Eŭropa Radio kaj Televido Unio ankoraŭ limigis la festivalon al 40 landoj kiel maksimume. Tamen, en marto 2007 ĝi ampleksigis la nombron de partoprenontaj landoj en Helsinko kaj Kartvelio preprariĝis por ĝia unua apero en la Festivalo.

Diana Gurckaja en Beogrado (2008)

La kartvela televido interne elektis al Sopho Ĥalvaŝi, kaj la publiko rajtis elekti la kanton. Per la kanto Visionary dream ĝi sukcesis trapasi la duonfinalon (en la 8-a loko), kaj restis en la 12-a pozicio (el 24) en la finalo. En la festivalo de 2008, ĝia reprezentahnto estis la blindulino Diana Ghurckaja, kiel en la duonfinalo restis en 5-a pozicio kaj en la finalo en la 11-a. Ŝia kanto estis el paca stilo Peace will come, (La paco alveno).

Armenio estis la lando kiu pli ricevis la poentojn de Kartvelio, kaj en 2007 kaj 2008 ĝi donis la 12 poentojn al la najbara lando.

Kvankam en la komenco Kartvelio ne volis partopreni en Eŭrovido en Moskvo pro la konflikto kun Rusio pro la sendependismaj respublikoj Abĥazio kaj Sud-Osetio, fine ĝi decidis sendi reprezentantojn. Tamen ĝi ne partoprenis en 2009 pro la kanto interpretita de la muzikgrupo Stephane & 3G. Ĝi estis forigata post kiam la delegacio de ties lando malakceptis ŝanĝi aŭ modifi la kanton We don't wanna put in, pro la supozeblaj aludoj al la unua rusa ministro Vladimir Putin.

Ĵuse, Kartvelio anoncis ke ĝi partoprenos en la Eŭrovido-Kantokonkurso 2010.

Eksteraj ligiloj redakti