Karuruo (brazila portugala: [kaɾu'ɾu]) estas brazila manĝaĵo farita el gombo, cepo, salikoko, palmoleo kaj rostitaj nuksoj (el arakidoj kaj / aŭ akaĵuoj). Ĝi estas tipa manĝaĵo en la nordorienta ŝtato Bahio, kie ĝi estas ofte manĝata kun rizo kaj kokaĵo aŭ fiŝaĵo. Ĝi estas ankaŭ metita kune kun aliaj farĉaĵoj en akaraĵeo, afro-brazila strata manĝaĵo el pistitaj semoj el nigra okula vigno formitaj en bulon kaj poste frititan en palmoleo.[1][2]

Karuruo

Ĝi estas preparita kun gombo, Abelmoschus esculentus, (legomo laŭŝajne veninta al Brazilo el Afriko), cepo, freŝaj kaj sekigitaj pulvorigitaj salikokoj, rostitaj kaj muelitaj akaĵuaj nuksoj kaj same senŝeligitaj rostitaj ternuksoj, koriandro, ŝenoprazo, ajlo, salo, raspitaĵo de zingibro kaj palmoleo.

Karuruo, plado farita el gomboj

La gomboj estas tranĉitaj en malgrandajn pecetojn forĵetante la du ekstremaĵojn kaj por malhelpi ĝian gluecan sukon oni verŝas sufiĉan kvanton da vinagro aŭ citrona/lemona suko. Dekomence oni stufas en kaserolo kun olivoleo la tutajn ingrediencojn sen la gombopecetoj. Laste oni aldonas tiujn kaj enmetas la palmoleon kaj kirlante konstante dum tempo sufiĉa por ke la tutaĵo fariĝu simila al flavverdeca kaĉo. Tiam estas finpreparita la bongustaĵo. En aliaj receptoj oni aldonas kokosolakton kaj malmulton da palmoleo, tamen la rezulto estas simila.

Referencoj

redakti
  1. "Caruru, o prato afro-indígena mais antigo e popular" - por Guta Chaves, para a Revista História Viva, nº 20, pg. 15. Editora Duetto (junho 2005)
  2. FERREIRA, A. B. H. Novo dicionário da língua portuguesa. 2ª edição. Rio de Janeiro. Nova Fronteira. 1986. p. 361.