Kaspar Sagittarius

Kaspar SAGITTARIUS (ankaŭ: Caspar Schütze; naskiĝinta la 23-an de septembro 1643 en Lüneburg, mortinta la 9-an de marto 1694 en Jena), estis germana historiisto kaj altlerneja profesoro. Kelkaj taksas lin patro de la historiografio de Turingio. Lia kuzo estis Johann Christfried Sagittarius.

Kaspar Sagitarius, patro de la turingia historiografio

Vivo redakti

Estante filo de lernejestro li frekventis la gimnaziojn en Lüneburg kaj Lubeko kaj studis de 1661 politiksciencojn en Helmstedt ĉe Hermann Conring, historion ĉe Eberhard, etikon ĉe Samuel Rachel kaj teologion ĉe Balthasar Cellarius. Post la morto patra li transprenis en majo 1663 la lernejan estradon en Saalfeld (Saale). Doktoriĝo pri filozio sukcesis en 1671 ĉe la universitato de Jena; samloke li ekigis docentadon kaj disputadojn. En 1675 li katedre posteulis la historiiston Johann Andreas Bose kaj ĝismorte tiuloke profesoris. En 1678 li fariĝis doktoro pri teologio.

Graveco redakti

Inspirite de Conring li okupiĝis jam frue pri la historio de Turingio. En 1674 aperis lia ĉefa verko historiografia, Nucleus historiae Germanicae (traduko en la francan fare de Jean-Baptiste de Rocoles Histoire de l'Empire de l'Allemagne, 1681). Lia intensa publikigado komenciĝis per verko pri la urbo Goslar kaj Lüneburg. Al multaj li konatiĝis danke al du publikigitaĵoj pri la turingia historio (1685 kaj 1688) kiujn li planis nur kiel komencon de plej granda verko. Por tio li esploradis multe en arkivoj kaj bibliotekoj de Gotao kaj Wernigerode.

En lia ampleksa postlasitaĵaro troviĝas, krom pluraj urbhistoriaj skizoj, ankaŭ tiam modaj prelegoj pri politika kaj ŝtata historioj kaj, memkompreneblaj, pluaj aferoj rilataj al Turingujo. Postmorte oni eldonis kelkajn el ili: juste oni nomus lin unua landa historiisto de Turingio kiu propraokule vidis multajn fontojn neniam presitajn.

Aliaj verkoj redakti

  • De ianuis veterum, 1672
  • Martyrum cruciatibus in primitiva ecclesia, 1673 (represo 1696)
  • Historia antiquissimae urbis Bardevici, 1674
  • Epistola de antiquo statu Thuringiae sub indigenis, Francorum Germaniaeque regibus … usque ad ortum landgraviorum, 1675
  • Nucleus historiae Germanicae, origines, incrementa ac immunitatem Germanici imperii … exhibens, 1675 (represo 1682)
  • Historia Ioannis Friderici Electoris Saxonici, 1678 (²1729, ³1743)
  • Historia antiqua libera atque imperialis civitatis Norimbergae, resp. Andreas Straub, 1679
  • Bericht, wie es mit der professio theologiae Augustanae Confessionis auf der Universität zu Erfurt eigentlich für ein Bewandtnis hat, 1680
  • Antiquitates gentilissimae et christianissimae Thuringicae, 1685
  • Antiquitates regni Thuringici, 1688
  • Harmonia historiae passionis Jesu Christi libri tres, 1691
  • Origines et successionem principum Arausionensium usque ad Wilhelmum III, Magnae Britanniae regem, 1691
  • Christliche Vermahnung, daß man sich an die bishero wider Ihn herausgegebene Pasquillen nicht kehren … möge, 1691
  • Introductio in historiam ecclesiasticam et singulas ejus partes, 1694 (eldono parte pligrandigita 1718)
  • Memorabilia Historiae Luneburgicae, 1714 (kune kun H. Cause)
  • Brevis introductio in historiam [...] ubi maxime triumviri reficiendis rebus Germanorum, Conring, Sagittarius, Meibom, recensetur, 1727
  • Thüringische Geschichte, aus den Handschriften … gezogen, 1772
  • Saalfeld. Historien, eldonis E. Devrient, 1904

Fonto redakti

Menk, Gerhard, "Sagittarius, Caspar". Ĉe: Neue Deutsche Biographie 22 (2005), p. 351-352 (tie ĉi interrete)

Eksteraj ligiloj redakti