La Kaspia tigro (Panthera tigris virgata), konata ankaŭ kiel Hirkania tigro, Mazandara tigro, Persa tigro kaj Turania tigro,[1] estas formortinta subspecio de tigro kiu estis registrita en naturo ĝis la komenco de la 1970-aj jaroj, kaj loĝis ĉe disarbara habitato kaj ĉeriveraj koridoroj okcidente kaj sude de la Kaspia Maro, el Turkio, Irano kaj oriente tra Centra Azio ĝis la dezerto Taklamakano de Ŝinĝango, Ĉinio. Ankaŭ ne estas plu individuoj en kaptiveco.[2]

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Kaspia tigro
Kaptiva Kaspia tigro, Zoologia ĝardeno de Berlino, 1899
Kaptiva Kaspia tigro, Zoologia ĝardeno de Berlino, 1899
Biologia klasado
Regno: Bestoj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Mamuloj Mammalia
Ordo: Karnovoroj Carnivora
Familio: Felisedoj Felidae
Genro: Panteroj Panthera
Specio: P. tigris
Panthera tigris
(Illiger, 1815)
Konserva statuso

Konserva statuso: Formortinta
Sinonimoj
Felis tigris Linnaeus, 1758

Tigris striatus Severtzov, 1858

Tigris regalis Gray, 1867
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Ĉasistoj sinmontras apud la ĉasanta

La Kaspia tigro troviĝis iam en ĉina kaj rusia Turkmenioj, Afganio, Irano, kaj Turkio.[3]

La Kaspia tigro kun la Siberia kaj la Bengala tigro estis subspecioj kiuj reprezentis la plej grandaj vivantaj felisedoj kaj rangis inter la plej grandaj felisedoj kiuj iam ekzistis.[4]

Referencoj redakti

  1. CASPIAN TIGER article in wildtiger.org. Arkivita el la originalo je 2013-10-04. Alirita 2014-09-22.
  2. Jackson, P., Nowell, K. (2008). Panthera tigris ssp. virgata.Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj. Versio 2012.2. Internacia Unio por la Konservo de Naturo.
  3. Seidensticker, J., Christie, S. Jackson, P. (1999). "Preface. In Seidensticker, J., Christie, S. Jackson, P. (eld.) Riding the Tiger. Tiger Conservation in Human-dominated Landscapes. Cambridge University Press, UK. Pp. X–XIX
  4. Mazák, V. (1981). Panthera tigris. Arkivigite je 2012-03-09 per la retarkivo Wayback Machine Mammalian Species 152: 1–8.

Eksteraj ligiloj redakti