Kastelo Apolda (germane Schloß Apolda) troviĝas en la sudo de la nuna urbocentro de Apolda (en Germanujo) kie situis iam spronburgo (en direkto norda).

Kastelo Apolda, kun kultura centro

Historio redakti

Servis la burgo por sekurigi la loĝadon ensetleje je la dekstra bordo de Ilm-rivero kaj la trafikon sur la al Jena kaj Kospoda kondukanta strato. Same gravis ponta transiro de Saale-rivero ĉe Neuengönna/ Hummelstedt.

Jam dum la florotempo de la frankoj Apolda estis regiona centro en kiuj la grafoj de la govio Husitin organizis tribunalotagojn. En 1119 menciitis certa grafo Wichmann kiu tre verŝajne burgoposedantis. Ekde la 13-a jarcento la Vitzthum-oj de Apolda dinastie endokumente aperis. Ili estis ministroj de la ĉefepiskopoj majencaj. Je la fino de la 14-a jarcento la feŭdantoj de la dinastio Wettin ekaktivis anstataŭ la majencanoj. En 1451 la burgo detruitis dum la Saksia interfrata milito. Post forigo de la plejmulto de la muraro burga starigitis samloke la ĝis nun konserviĝinta kastelo. Kelkaj mureroj ankoraŭ nun burgapartenas.[1] En 1631 formortis la dinastio de la Vitzthum-oj kaj la ejaron transprenis la Universitato de Jena. La juĝeja funkcio ĉesis en 1833.

Dum la 16-a kaj 17-a jarcentoj sekvis novaj konstruaj ŝanĝoj. De tiam datumas la ejaro Vitzthumbau, en kiu gastas nun la kultura sekcio de la municipa administracio, la registrejo pri civila stato, filio de la vajmara Muziklernejo Ottmar Gerster, kultursocieto Apoldaer Kulturverein kaj rekvizitaro de la amatora teatro de Apolda.

En la en 1999 restaŭrita supra etaĝo de la sudokcidenta domo (el la 19-a jarcento) salonego disponas por kabareta arto kaj koncertoj. Apudas hotelo.

Referencoj redakti

  1. Michael Köhler: Thüringer Burgen und befestigte vor- und frühgeschichtliche Wohnplätze. Jenzig-Verlag, Jena 2001, ISBN 3-910141-43-9, p. 59.

Eksteraj ligiloj redakti

51.0218211.514444