Kastelo Charlottenburg (Eisenach)

Kastelo Charlottenburg (germane: Schloss Charlottenburg) troviĝis en Eisenach (Germanujo) estinte baroka konstruaĵo ĉe la rando de la urbokerno el la unua jardeko de la 18-a jarcento.

Kastelo Charlottenburg
Geografiaj informoj
Lando Germanio Germanio
Geografia situo 50° 58′ 23″ N, 10° 19′ 7″ O (mapo)50.97310.3185Koordinatoj: 50° 58′ 23″ N, 10° 19′ 7″ O (mapo)
Situo de Kastelo Charlottenburg (Eisenach)
Information icon.svg
vdr

HistorioRedakti

 
El la urboplano de A.C. Boeber kaj A. Endert (1837)

Lia duka moŝto Vilhelmo Henriko de Saksio-Eisenach loĝis dumregade en komplekso sur la hodiaŭa esplanado sude de la Georgo-kirko; de la tuto konserviĝis nur partoj (Malnova rezidejo, Creutznach-domo). La duko suden spektis je placo de la franciskana klostro Sankta Paŭlo malkonstruita en 1606. La ĉi-tiea provizĝardeno kaj la herbejo etendiĝis ĝis la ĉirkaŭfortikaĵo ĉe la kampanilo. Laŭ liaj planoj fariĝu tie nova kaj parksimila kastelĝardeno. Ĉe la plej alta loko, krom la ĝis hodiaŭ ekzistanta kampanilejo kaj la urbomura turo, estiĝis en la jaro 1700 la somerkastelo kiel ĝardendomo en la stilo de la baroktempo. La tuta ĝardeno per ŝtupoj, ramploj kaj horizontalaj promenejoj aranĝitis kaj plibeligitis per balkonoj kaj grotoj. Origitaj statuoj kaj du fontanoj ankaŭ instalitis. La akvo elĉerpitis el 40 metrojn profunda, el roko elbatita puto. Por transvintrigi la kreskaĵojn ekzotikajn oni faris ankoraŭ hejteblan plantodomon.

La nomo Charlottenburg venis en la jaro 1723 okaze de la nupto de kronprinco Vilhelmo Henriko kun la prusa princino Anna Sophia Charlotte.[1]

 
Ĝardenpordo ĉe Pfarrberg-monto (2012)

La parka komplekso iris sude alten ĝis la urbomuro, ueste ĝis la nuna Pfarrberg-monto kaj norde ĝis la konstruaĵoj de la rezideja kastelo ĉe-esplanade. Pro la dekliveco la kastelĝardeno etendiĝis je du terasoj. Sur la pli malalta malfermitis en 1884 la hodiaŭa Goeto-lernejo sub la nomo Charlottenschule. De tie kondukis libera ŝtuparo ĝis la ĝardendometo supre.[2]


Post kiam la duko Johano Henriko de Eisenach mortis en 1729, la intereso je luksa kastelĝardeno lamis. La heredanto kaj posteulo duka Vilhelmo Henriko pli okupiĝis pri militaĵoj kaj disponigis en 1732 la terason malsupran por konstrui surloke garnizonan kirkon por la ajzenaĥa regimento sur la fundamentoj de la franciskana monaĥejpreĝejo. Katastrofa financa situacio do malebligis la finfaron de la krudaĵoj kiuj estis post pli longa konstruinterrompiĝo en stato kadukega; oni sekve decidis malkonstrui ĝin uzonte la brikojn por la urbomuro-restaŭrado.

Kiam Anna Sophie Charlotte (1706–1751), fraŭline margrafino de Brandenburg-Schwedt kaj vidvino de la lasta ajzenaĥa duko Vilhelmo Henriko, ekziligitis kaj suferis aliajn humiligaĵojn fare de la "heredanto", ŝi ordonis forpreni ĉion ajn de la meblaro. Hontigite kaj koleriĝinte duko Ernesto Aŭgusto la 1-a (Saksio-Vajmaro-Eisenach) laŭdire diktis la tujan kaj kompleton malkonstruon; tio tuj efektivigitis. Tiam detruitis ankaŭ la areo malsupre de la ĉirkaŭfortikaĵo. La nuna urbokastelo rapide finitis kun aldono de eroj de burĝaj domoj.[3]

Sekve la ŝarlotenburga ĝardenkasteleto servis kiel ĝardendomo, poste luprenis privatuloj la terenon por legomkultivado. Ĉe la suda flanko de la komplekso de la Malnova rezidejo iĝis pligrandiĝo de la bierfarejo. Ĉirkaŭ la jaro 1775-a la ĝardeno plibeliĝis. Dum la 1820-aj jaroj pliampleksigitis la ĝardenodomo per alkonstruo kaj en la 1-a de aprilo 1826 ĝi ludonitis al privatulo.[4] La proksimeco al la urbokerno estis aloga ankaŭ por aliaj, aparte kiam ĉ. 1870 la ĉekernaj areoj ricevis la surkonstruiĝpermeson. La stratoj Domstraße, Charlottenstraße kaj aliaj novaloj urbocentrorandaj tuj disponeblis je konstruado. Sed la urbo devis zorgi pri konstruo de lernejoj kaj aliaj publikaj domoj en la urbocentro. En 1878 la magistrato akiris la kastelon kun apartenantaj areoj kaj oni ekigis la konstruon de lernejo en 1882 sur unu el la malsupraj terasoj. Tiam oni malkovris la fundamenton de la franciskana preĝejo kiel ankaŭ de la mezepoka tombejo. En 1883 la evangelia paroĥujo ĉe al okcidenta flanko de la tuto ricevis grandan eron de la Charlottenburg-ĝardeno por starigi tie novan superintendantejon. La ĝardenejo de Charlottenburg devis malkonstruiĝi en somero 1908; restis la terasitaj deklivaĵoj supre de Georgo-lernejo, la ĝardenpordo ĉe Pfarrberg-monto kaj la puto.

Eksteraj ligilojRedakti

LiteraturoRedakti

  • Hugo Peter: Die Charlottenburg und ihre Zeit. In: Beiträge zur Geschichte Eisenachs. Heft 28. Hofbuchdruckerei Kahle, Eisenach 1929, S. 1–28.
  • Bernd Mähler, Heinrich Weigel: Gärten, Parke und parkähnlich gestaltete Täler und Waldpartien im Kreis Eisenach. In: Eisenacher Schriften zur Heimatkunde. Eisenach 1985, Plankopie des Charlottengartens (Original in der Anna-Amalia-Bibliothek Weimar), S. 7.
  • Gerd Bergmann: Ältere Geschichte Eisenachs. Von den Anfängen bis zum Beginn des 19. Jahrhunderts. Hrsg.: Eisenacher Geschichtsverein. Kröner, Eisenach 1994, ISBN 3-9803976-0-2.

NotojRedakti

  1. Hugo Peter: Die herzogliche Residenz zu Eisenach – Beiträge zur Geschichte Eisenachs. Teil XX. Eisenach 1910.
  2. Hartmut Eckebrecht: Die Charlottenburg. Heimatblätter '92 des Eisenacher Landes. Marburg 1993, ISBN 3-924269-95-5, p. 132.
  3. Isolde Lehmann: Das Eisenacher Stadtschloss – Daten zu seiner Baugeschichte. Eisenach–Jahrbuch 1993. Marburg 1993, p. 66–76.
  4. Karl Kahle: Aus Eisenachs guten und bösen Tagen (1821–1830), (=Beiträge zur Geschichte Eisenachs, IX=, Eisenach 1899, p. 102