Kastelo Drackendorf
Kastelo Drackendorf (germane Schloß Drackendorf) troviĝis ĝis 1946 en Drackendorf, kiu nuntempe estas urbokvartalo de Jena, Germanujo.
Kastelo Drackendorf | |||||
---|---|---|---|---|---|
kastelo | |||||
Geografiaj informoj | |||||
Lando | Germanio | ||||
Geografia situo | 50° 53′ 16″ N, 11° 37′ 53″ O (mapo)50.88781511.6315078Koordinatoj: 50° 53′ 16″ N, 11° 37′ 53″ O (mapo) | ||||
| |||||
Historio
redaktiLa vilaĝo Drackendorf kun ne tute 700 enloĝantoj enkorpigitis en 1994 al la urbo Jena; ĝi troviĝas en flanka valo malsupre de la ruino Lobdeburg.
Johann Wolfgang von Goethe mem tie loĝas inter 1776 kaj 1820 pli ol tridek fojojn ĉe la amika familio Ziegesar. Kun Lobdeburg-kastelo antaŭokule li verkis ĉi tie en 1802 la poemon Bergschloß.
La iama kavalirbieno
redaktiLa t.n. Malsupra bieno maldekstre de Hungerbach-rojo estis ekonomia fundamento kun iam 750 hektaroj inklude la antaŭaĵojn ĉe Wöllmisse-monto[1] por la sekvantaj posedintoj:
Familio Puster, von Gerstenbergk, ekde 1638 Beer, ekde 1670 von Schönfeld, ekde 1697 von Brand, ekde 1716 von Griesheim, ekde 1745 von Ziegesaar kaj ekde 1836 von Helldorf; ili restis ĝis la komenco de la 20-a jarcento. En 1946 la komunisma diktaturo ŝtatigis ĉion ene kaj ekstere; la terenojn disdonitis kaj la kastelo barbare malkonstruitis.
Drackendorf hodiaŭ
redaktiLa areoj kiuj iam estis financa bazo por la bieno plejparte surkonstruitis.[2] La urbo Jena etendiĝis ĝis Drackedorf kaj aĉethaletoj ĉirkaŭe starigitis. Krome tre apudas la Universitata kliniko. De la malnovaj tempoj restis do:
Fonto
redaktiEn tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Schloss Drackendorf en la germana Vikipedio.
Eksteraj ligiloj
redakti- Pri la belaj tagoj pasigitaj de Goethe en Drackendorf[rompita ligilo]
- Historio detala Arkivigite je 2021-10-16 per la retarkivo Wayback Machine
Notoj
redakti- ↑ J. C. Zenker: Historisch-topographisches Taschenbuch von Jena 1836 und seiner Umgebung... Verlag Rockstuhl, Bad Langensalza, 2011, ISBN 978-3-86777-300-3, p. 140–141
- ↑ Pri tetrinkintaj rondoj en Drackendorf Arkivigite je 2014-11-29 per la retarkivo Wayback Machine
- ↑ Rondgvidado historia rete. Arkivita el la originalo je 2016-03-04. Alirita 2020-06-16 .