Kastelo Esterházy (Oroszlány)

La Kastelo de Esterházy en Oroszlány estas historia monumento en Hungario, en Oroszlány, en ties ekstera parto nomata Majk. Apartenaĵoj de la kastelo estas la monaĥejaj domoj, ĉiuj historiaj monumentoj.

Kastelo de Esterházy en Oroszlány-Majk
Aerfoto pri kastelo de Oroszlány-Majk, malsupre situas la kastelo mem, la ceteraj domoj estas la monaĥejaj dometoj

HistorioRedakti

En tiu loko estis fondita premonstrata monaĥejo kun preĝejo en 1235, kiun la hungaraj reĝoj ofte vizitis. Dum dominado de turkoj la monaĥejo senhomiĝis. En 1727 familio Esterházy aĉetis la bienon. En 1733 kamaldulaj monaĥoj komencis konstrui la nun videblajn monaĥan kolonion kaj kirkon. En 1782 la reĝo malpermesis la monaĥejojn, poste oni produktis drapojn en la forlasitaj domoj. En 1860 konstruis la kastelon el la restinta monaĥeja ĉefkonstruaĵo. Dum la 2-a mondmilito parto de la kastelo detruiĝis, poste oni profitis la kastelon armea hospitalo. En 1946 hungaraj verkistinoj luis la kastelon. Tamen la plej interesa estas tio, ke ĝis 1973 vivis en monaĥeja dometo idoj de Esterházy. En 1962 komenciĝis restaŭrado de la dometoj, poste muzeo ekfunkciis. La kastelo ankoraŭ atendas la renoviĝon.

Bildoj pri la kastelo kaj la monaĥejaj dometoj
 
Meza parto de la kastelo
 
Angulo de la kastelo
 
Interna strato en la monaĥejo
 
La monaĥejo ekstere
 
La monaĥejo interne
 
Enirejo al la dometoj
 
La restinta kirkoturo
 
La restinta kirkoturo
 
Pentraĵo en la monaĥejo
 
Ĉambro en la monaĥejo
 
Koridoro en la monaĥejo


KonstruaĵoRedakti

La unuetaĝa kastelo situas sola, sed tuj apude estas serio de monaĥejaj dometoj. La fasada parto tamen estas duetaĝa, la aloj estas teretaĝaj.

FontojRedakti

 
Larĝa panoramo de la monaĥejaj dometoj