Kastelo Lichtenstein

Kastelo Lichtenstein situas super urbeto Lichtenstein en distrikto Reutlingen de la federacia lando Baden-Virtembergo de Germanio. Ĝi troviĝas sur la kruta rando de la Ŝvaba Ĵuraso, ĉ. 500 m for de la ruino de la mezepoka burgo Alt-Lichtenstein.

Kastelo Lichtenstein
La kastelo, vidata elaere

Oni ankaŭ nomas ĝin „Fabelkastelo de Virtembergo". Malsimile al aliaj burgoj ĝi ne estis konstruita en la mezepoko. Nur en la jaroj 1840 ĝis 1842 oni konstruis ĝin laŭ stilo de historiismo post inspirado per la romano "Lichtenstein" de la konata ŝvaba verkisto Wilhelm Hauff.

Kastelo Lichtenstein vidata el Honau