Kastelo Middleham estas ruina kastelo en North Yorkshire, Anglio.

Kastelo Middleham
burgo [+]
Koordinatoj54° 17′ 3″ N, 1° 48′ 25″ U (mapo)54.28404-1.80685Koordinatoj: 54° 17′ 3″ N, 1° 48′ 25″ U (mapo)

Estiĝo1190

Kastelo Middleham (Britio)
Kastelo Middleham (Britio)
DEC
Kastelo Middleham
Kastelo Middleham

Map
Kastelo Middleham

Vikimedia Komunejo:  Middleham Castle [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
Kastelo Middleham

La konstruo de la kastelo komenciĝis en 1190. En 1270 ĝi akiriĝis de la potenca familio Neville, kaj en 1469 Rikardo Neville (16-a grafo de Warwick) mallonge malliberigis Eduardon la 4-an tie.

Post kiam Rikardo (duko de Gloucester), la estonta Rikardo la 3-a, edziĝis al Anne Neville, ili loĝis plejparte ĉe la kastelo. Post la morto de Rikardo en 1485 Henriko la 7-a akiris Kastelon Middleham, kiu restis reĝa posedaĵo ĝis la regado de Jakobo la 1-a, kiu forvendis ĝin. Dum la 17-a jarcento ĝi kadukiĝis.

La ruinoj viziteblas.