Kastelo Pevensey estas ruina mezepoka kastelo siutata ĉe Pevensey, Sussex, Anglio. La kastelo viziteblas.

Kastelo Pevensey
burgoarkeologia loko [+]

Koordinatoj50° 49′ 9″ N, 0° 19′ 59″ O (mapo)50.81920.33311399999999Koordinatoj: 50° 49′ 9″ N, 0° 19′ 59″ O (mapo)

Estiĝo1066
PoŝtkodoBN24 5LE [+]

Kastelo Pevensey (Britio)
Kastelo Pevensey (Britio)
DEC

Map
Kastelo Pevensey

Vikimedia Komunejo:  Pevensey Castle [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
Pordego de Kastelo Pevensey

Romia epoko redakti

Ĉirkaŭ 290 konstruiĝis romia fortikaĵo, latine nomita Anderitum, por protekti la marbordon kontraŭ disraboj de saksoj kaj jutoj. La loko tiam estis duoninsulo. Verŝajne estis haveno proksime al Anderitum. En 400 generalo Stiliko riparis la fortikaĵon.

Anglosaksa epoko redakti

En 491 Aelle, la unua anglosaksa reĝo de Sussex, kaptis la kastelon kaj masakris la keltajn defendintojn. La fortikaĵo estis poste neloĝata ĝis 1042, kiam la estonta Harold la 2-a (Anglio) plifortigis ĝin kaj loĝigis tie batalistojn, kiu restis tie ĝis 1066 kiam ili marŝis norden por kontraŭi la invadon de Harald la 3-a (Norvegio).

Normanda kaj malfrua mezepoka epokoj redakti

La saman jaron, tuj post sia alteriĝo, Vilhelmo la konkerinto okupis la fortikaĵon. Vilhelmo donis Pevensey al sia duonfrato Roberto (grafo de Mortain). Post la morto de Vilhelmo, Roberto partoprenis ribelon kontraŭ ties sekvanto, Vilhelmo la 2-a, kiu sukcese sieĝis la kastelon. Ĉirkaŭ 1100 Roberto konstruis pli fortan ŝtonan kastelon.

Pluaj sieĝoj okazis dum la longa enlanda milito de la regado de Stefano, kaj en 1264, kiam subtenantoj de Henriko la 3-a rifuĝis tie post kiam Simon de Montfort (6-a grafo de Leicester) venkis ilin ĉe Lewes.

Posta historio redakti

Elizabeto la 1-a ordonis la malkonstruon de la kastelo, sed tio ne okazis. Fakte aldoniĝis nestoj por kanonoj. Ankaŭ Oliver Cromwell deziris ĝian malkonstruon sed nur malmultaj ŝtonoj elpreniĝis. Tamen poste la kastelo kadukiĝis.

 
Duamondmilita pafilejo en ruina muro de Kastelo Pevensey

Dum la dua mondmilito la ruina kastelo iĝis bazo de enlandaj gardistoj kaj de kontraŭaviadilaj batalistoj. En la ruinajn murojn enmetiĝis pafilejoj kiuj estis tre bone kaŝataj: ili ankoraŭ videblas.