Malfermi la ĉefan menuon
La kastelo je la maldekstro kaj la Ritzen-lago; la montoĉeno en la fono nomiĝas Steinernes Meer.
La historia muelejo sub la kastelo.

Kastelo Ritzen (germane Schloss Ritzen) estas kastelo en Saalfelden, ĉe la lago Ritzensee. Tie ĉi troviĝas belega regionhistoria muzeo.

HistorioRedakti

La nomo Ritzenschloss ne antaŭ la 19-a jc. uzitis. Antaŭe la bieno nomitis Grub kaj estis multe pli granda. Sub tiu ĉi nomo ĝi ankaŭ unuafoje menciitis en 1339 kiam Konrad Grafenberger transdonis la tuton al la filo Alex. En 1374 aperis la nocio Turo ĉe Grub. De 1491 ĝis ĉ. 1580 la turon posedis la Sinjoroj de Ramseiden. De ili la bieno venis en la manojn de la Hunt-klano, kies sidejo estis la ne tro malproksime situanta Kastelo Dorfheim. En 1582 vendis ties heredantoj la grafejojn Grub kaj Ramseiden al Hans kaj Christoph Weitmoser kiu estis el la konata minista familio el Bad Gastein.

Ĉar Christoph havis nur inajn idojn ties kuratoroj vendis la bienon al Haimeran Ritz. Ties filo tre riĉiĝis sed pro troa deboĉo malriĉiĝis. Kiam lia familio restis senida la bieno Grub per edziĝo venis en la manojn de Emeran Pauernfeind von Eyß. Ĉe la geedziĝfesto laŭdire drinkitis 416 litroj da vino kaj 290 litroj da biero.

En 1752 akiris ĝin la Sinjoroj de Waltenhofen kaj en 1762 la grafoj de Motzl. En 1787 kamparano ekposedantis. En la 18-a kaj la 19-a jarcentoj la posedantoj neglektis al komplekson kaj ĉio kadukiĝis. En 1812 grandaj partoj malkonstruitis kaj incendio de 1892 pluajn damaĝojn kaŭzis. La komunumo Saalfelden aĉetis en 1964 la restaĵojn kaj adaptis ĝin kiel regionhistorian muzeon. En ĝi troviĝis i.a. vidinda kolekto de kristnaskaj kripoj (i.a. de Alexander Schläffer).

PriskriboRedakti

La nuna kastelo situas sur ebena monteto en la suda parto de la urbo. Sub ĝi sterniĝas la Ritzen-lago (ŝlimnaĝejo, artefarita). La hodiaŭa konstruaĵo estas nur malgranda resto la iama komplekso. Verŝajne la nuna kastelo estas flanka alo de la iama bienega domo. Iam ĝi havis kvar rondajn turojn, partoj de la mezepoka ringomasonitaro; unu turo ankoraŭ konserviĝis. Oni restaŭris ĝin kaj metis sur ĝi novan tegmenton. Tia turoformo estis tre ŝatata ĝis 1800 en Pinzgau.

La hodiaŭa konstruaĵo estas trietaĝa kun kvar fenestraj aksoj ĉe la antaŭa fasado. En la 19-a jc la fenestroj malpligrandigitis. Sur la segmentarka ŝtona portalo troviĝas la dato 1593. La fenestroj ĉe la flankaj aloj ne regule aranĝitis. La arkitekturaj pentraĵoj super la fenestroj respektive ĉe la anguloj estas el la fino de la 16-a jc. De ili ne restis pli ol spuroj sed ĉio reproduktitis dum la 1960-aj jaroj. La tegmento sur la antaŭa fasado havas lignan firstotureton. Iam la horizontala projekciaĵo estis ĉevalferforma. Sed per la instalo de ŝtuparo kaj de moderna salonego en la malantaŭo estiĝis rektangulo. Tiam ankaŭ la arkadoj masonitis. En la interno konserviĝis belaj malfrugotikaj volbaĵoj.

Apude starigitis historia muelejo.

Vidu ankaŭRedakti

LiteraturoRedakti

  • Burgen und Schlösser in Salzburg:Pongau, Pinzgau, Lungau - F.Zaisberger/W.Schlegel - 1978
  • Österreichisches Burgenlexikon - Georg Clam Martinic - 1992
  • Von Schloß zu Schloß in Österreich - Gerhard Stenzel - 1976

Eksteraj ligilojRedakti