Fortikaĵo Sankta Petro de la Roko

La Fortikaĵo Sankta Petro de la Roko (hispane Castillo de San Pedro de la RocaCastillo del Morro kiel ankaŭ estas konata, estas militista fortikaĵo kiu troviĝas en Santiago de Cuba, deklarata de Unesko en 1998 kiel Monda Heredaĵo. Ĝi ne devas esti konfuzata kun la alia fortikaĵo Fuerte San Felipe del Morro en San-Juano (Puerto-Riko), kiu krom esti en la ĉefurboj (post Havano, Santiago de Cuba estas la plej grava urbo de Kubo) de du antilaj insuloj kaj havi similajn nomojn, ankaŭ laŭ aspekto ambaŭ estas tre similaj.

Fortikaĵo Sankta Petro de la Roko
fortreso [+]

Koordinatoj19° 58′ 7″ N, 75° 52′ 13″ U (mapo)19.968705555556-75.8703Koordinatoj: 19° 58′ 7″ N, 75° 52′ 13″ U (mapo)
Areo0,94 km² (93,88 ha) [+]

Fortikaĵo Sankta Petro de la Roko (Kubo)
Fortikaĵo Sankta Petro de la Roko (Kubo)
DEC
Map
Fortikaĵo Sankta Petro de la Roko
Vikimedia Komunejo:  Castillo del Morro (Santiago de Cuba) [+]
vdr
La Fortikaĵo

Tiu ĉi renesanca militista fortikaĵo estis konstruita en la jaro 1638 kun la celo protekti la urbo kontraŭ atakoj de la piratoj kaj korsaroj kiuj ofte okazis en tiu epoko.

Ĝi estis elpenso de la tiama provinca reganto Pedro de la Roca y Borja.

La fama itala inĝeniero Bautista Antonelli gvidis la laboradon, konstruadon kaj dizajnon. Ĝi estis plurfoje rekonstruita kaj laŭ la fakuloj ĝi estas konsiderata kiel arkitektura juvelo el nediskutebla estetika kaj historia valoro.

Eksteraj ligiloj redakti