La kastelo Sora situas en ekstremo de montopinto, kiu estas en municipo Castejón de Valdejasa de provinco Zaragozo, en la komarko Cinco Villas de la historia hispana regiono Aragono. [1]

Kastelo Sora
burgo
Administrado
Demografio
Geografio
Geografia situo 42° 2′ N, 1° 3′ U (mapo)42.02562222-1.05535Koordinatoj: 42° 2′ N, 1° 3′ U (mapo) [+]
Kastelo Sora (Provinco Zaragozo)
Kastelo Sora (Provinco Zaragozo)
DEC
Kastelo Sora
Kastelo Sora
Situo de Kastelo Sora
Kastelo Sora (Hispanio)
Kastelo Sora (Hispanio)
DEC
Kastelo Sora
Kastelo Sora
Situo de Kastelo Sora

Map

vdr

Geografio redakti

La kastelo Sora, situas ĉirkaŭ 4 km de la urbeto Castejón de Valdejasa, kaj estis konstruata sur la supro de la monto "Guarizo", punkto de granda strategia valoro, ĉar de sia alteco videblas granda etendo de tero, kiu etendiĝas de la antaŭ-Pireneaj montaroj ĝis la valo de la rivero "Ebro", inkluzive de okcidente la ebenaĵo de la rivero "Arba" kaj la aragona deklivo de la "Bardenas Reales" (Reĝaj Bardenoj).

La kastelo Sora aperas subite, kiel surprizo, apud la vojo, kiu ligas Castejón de Valdejasa kun Ejea de los Caballeros. La bildo, unuavide, estas impona, ĉar la ruinoj de la respektinda konstruaĵo aperas kronante rokon sur impona klifo, klinita eksteren en la malplenon. La unua vorto, kiu venas en la menson, estas: "nepenetrebla". [2]

Ĝi estas nepenetrebla sur la suda flanko, kiu estas malfermita al la okulo de la vojaĝanto, kaj ankaŭ oriente kaj eĉ okcidente, sed ne norde, kie estas serpentuma vojo, kiu ascendas sur malkruta deklivo ĝis la supro. Sur tiu ĉi delikata flanko koncentriĝis la protektaj laboroj por certigi la defendon: plifortigitaj muroj kun murapogiloj ĉirkaŭantaj la tutan ĉirkaŭaĵon, duonkaŝitaj angulaj pordoj, solidaj turoj ĉe la finoj, kiuj aliflanke rigardas al la rando de la abismo. [3]

Historio redakti

En la Mezepoko, la enorma videbleco de strategiaj lokoj, kiel ekzemple la kastelo Sora, estis tre pliigita per la uzo de kelkaj gardoturoj oportune starigitaj (optikaj turoj). Estis ili en "Monlora" (norde), en "Plana del Castellar" (oriente), en Tauste (sude) kaj en Sanktejo Sancho Abarca aŭ "Pico del Fraile" (al Okcidento). La elstara loko de la kastelo Sora donis al ĝi esceptan kontrolon de trupaj movoj kaj bataletoj, kiuj okazis proksime.

La kastelo situas proksime de la romia vojo, kiu ligis Caesaraugusta kun Pompaelo. Tiu grava vojo daŭris en uzo longe post la falo de Romo. La berberaj trupoj de Tariq trapasis tiun vojon dum la islama konkero de Visigota Hispanio kaj ankaŭ la grandioza armeo de Karlo la Granda, kiu poste estis venkita ĉe Roncesvalles. [4]

Ĝi estis unu el la lokoj, kiujn la islamanoj decidis fortikigi kontraŭ la kristanaj regnoj de la nordo, kiuj dum tricent jaroj (de la 9-a jarcento ĝis la fino de la 11-a jarcento), ili restis ade, sen antaŭeniri, malantaŭ la montaroj de la antaŭ-Pireneoj. Dum tiu tempo, la komarko Cinco Villas formis parton de la "Marca Superior" (pli norda landlima teritorio) de "Al-Andalus", unu el la du plej gravaj limdistriktoj en la tuta islama teritorio de la Ibera duoninsulo, kaj en kiu Sora ludis privilegian rolon pro sia strategia situacio kaj sia armea potenco.

Ekde la 9-a jarcento, ĝi estis unu el la kolonoj de la fama familio "Banu Qasi", kiu sukcesis regi grandan areon sendepende de la kristanaj reĝoj kaj la andaluzaj kalifoj, danke, parte, al la kontrolo de la fortikaĵo "Sora", kiun Ĝi kontrolas preskaŭ la tutan spacon de la grandurbo de Tudela ĝis la Gallego Rivero, kiu estis la influkampo de la familio "Banu Qasi".

La origino de la fortikaĵo rilatas al tempo de islama okupo kaj jam ekzistis en la tempo de la aragona reĝo Sancho Ramírez, sed ĝia unua konata dokumenta dato estas de la jaro 1200. [5]

Post kiam la reĝo de Aragono Sancho Ramírez marŝis kun sia armeo ĉe la piedo de la fortikaĵo sen povi ĝin konkeri, estis la aragona reĝo Alfonso la 1-a, kiu atingis tion en la jaro 1105, kio estis neebla dum jarcentoj. La konkeroj de Sora kaj Ejea, estis la unuaj venkoj de la reĝo "Batalanto". [4]

En la jaro 1243 la reĝo de Aragono Jakobo la 1-a donis la kastelon al la grafo Luna, kies heredantoj, la grafoj Luna, posedis ĝin ĝis 1430, ĉar tiam, post la elmigro de la grafo Luna, ĝi fariĝis posedaĵo de la familio Gurrea, dukoj de Villahermosa, kies heredantoj estas la nunaj posedantoj. [6]

En la jaro 1430 la guberniestro de la kastelo, Mateo Puyades, transdonis ĝin al la reĝo post la elmigro de grafo Don Fadrique de Luna. [7]

Tie estis malliberigita la abatino de Loarre, Violante de Luna, por ŝia apogado al grafo Jaime de Urgel kontraŭ Fernando de Trastamara, princo de Kastilio kaj nepo de la reĝo Pedro la 4-a de Aragono.

La kastelo estis loĝata pli-malpli konstante ĝis la 18-a jarcento kaj ekzistas multaj konstruaĵoj de malsamaj periodoj, kiuj pluvivas, distribuitaj sur du niveloj: turoj kaj fragmentoj de muroj kun pafilbukloj, cisternoj, ĉambroj kaj eblaj salonoj. Ĝi estas nuntempe posedata fare de la dukoj Villahermosa. [8]

Priskribo redakti

La kastelo situas iom pli ol 4km for de Castejón de Valdejasa. Tiu ĉi fortikaĵo havis gravan militan funkcion pro siaj spektaklaj vidoj, kiuj helpis vidi, ĉu venas malamika trudeniro. [9]

La kastelo Sora daŭre konservas la esencon de tipa islama gardoturo. Sidante sur alta kaj malfacile alirebla loko, ĝi havas neregulan planon, kiu adaptiĝas al la surfaco de la monteto. Ĝi estis konstruita surbaze de masonaĵo kaj gipsformaĵo, kiel estas ofte en tiu speco de fortikaĵoj, kun granda cisterno, konstruita el betonita koto kaj tegita per ruĝa okro por igi ĝin akvorezista. [4]

Restaĵoj de muroj daŭre protektas la plej sentemajn areojn de la monteto, el kiuj elstaras la alto de la fortikaĵo, kun kvadrata etaĝo kaj dividita interne en du etaĝojn per duonbarelaj volboj. Ene de la supra enfermaĵo estas du memstaraj turoj, unu el ili kun kvadrata etaĝomapo kaj la alia, kies etaĝomapo ne estas cirkla, sed iom elipsa, konstruitaj en masonaĵo kaj gipso-formaĵo, kiujn la plej lastatempaj esploroj (Menjón, 2011) identigas kiel la originan nukleon de la fortikaĵo, de la islama periodo. [10]

La plej rimarkinda elemento de la kastelo estas la ostenta kaj eleganta Omaĝa Turo, farita el masonaĵo kaj kvadrata etaĝo.Tiu turo rekondukas nin al la kristana epoko. [4]

Post ĝia rekonkero, ĝi estis ŝlosila loko en la forkapto de la teroj de la nuna komarko Cinco Villas. Estas islamaj restaĵoj kaj la romanika turo, al kiu aldoniĝis poste la orienta tolo, laŭ renesanca stilo.

En la norda parto konserviĝas masonaĵa muro, en kiu malfermiĝas granda dovela pordo en duonronda arko. Tie estas vico da embrazuroj por artileriaj pecoj, ĉar la kastelo Sora ankoraŭ estis aktiva dum la "Guerra de Sucesión" (Sinsekva Hispana Milito), antaŭ ol fariĝi konata loĝejo de kontrabandistoj. [4]

Proksimume 100 metrojn nordoriente de la kastela fermaĵo, sur monteto, estas konservitaj la restaĵoj de fortmura turo, kiu estus ligita al la kastelo, kvankam sendependa, kaj kiu formus parton de ĝia defenda sistemo. [11]

Estas menciinde redakti

La kastelo Sora estas mezepoka fortikaĵo, deklarita aragona heredaĵo de kultura intereso. [2]

La kastelo de Sora, en Castejón de Valdecasa, estas preskaŭ nekonata heredaĵo. Grupo pledas por ĝia reakiro, ĉar ĝi estas parte ruinigita, sed la posedantoj de la tero ne engaĝiĝis. [12]

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

  • Biloj de la kastelo Sora. [14]
  • Bela vido de nubaj maro sub la kastelo. [15]
  • Promenado kaj vizito al la kastelo Sora. [16]
  • Biciklado de Sora ĝis Monlora. [17]
  • Cirkla bicikla itinero ĉirkaŭ la kastelo Sora. [18]
  • Jutuba video pri la kastelo Sora. [19]