Castejón de Valdejasa


Castejón de Valdejasa [kasteĤON debaldeĤAsa] (en la aragona: Castellón de Val de Chasa) estas municipo kaj vilaĝo en Hispanio, apartenanta al la jurisdikcia distrikto de Ejea de los Caballeros, kiu situas en la Komarko Cinco Villas, nordokcidente de la provinco Zaragozo, en la historia regiono Aragono.

Castejón de Valdejasa
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 50613
Demografio
Loĝantaro 202  (2023) [+]
Loĝdenso 2 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 59′ N, 1° 0′ U (mapo)41.9822716-0.99407220000001Koordinatoj: 41° 59′ N, 1° 0′ U (mapo) [+]
Alto 521 m [+]
Areo 110,122902 km² (1 101 2.2 902 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Castejón de Valdejasa (Provinco Zaragozo)
Castejón de Valdejasa (Provinco Zaragozo)
DEC
Castejón de Valdejasa
Castejón de Valdejasa
Situo de Castejón de Valdejasa
Castejón de Valdejasa (Hispanio)
Castejón de Valdejasa (Hispanio)
DEC
Castejón de Valdejasa
Castejón de Valdejasa
Situo de Castejón de Valdejasa

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Castejón de Valdejasa [+]
vdr

Geografio redakti

Castejón de Valdejasa situas je 45 km de Zaragozo. Ĝia alteco sur la marnivelo estas 522 m. Ĝi havas areon de 110,1 km² (kvadrataj kilometroj) kun populacio de 216 loĝantoj (2021) kaj denseco de 2,57 loĝ/km². Ĝia poŝtkodo estas 50613. [1]

Castejón de Valdejasa limas norde kun Ejea de los Caballeros kaj Erla, oriente kun Sierra de Luna kaj Zuera, sude kun Zuera kaj Zaragozo, kaj okcidente kun Tauste kaj Ejea de los Caballeros.

En ĝia municipa teritorino ne ekzistas konstantaj akvofluoj, havante nur kelkajn interkrutejojn, ĉiuj el ili alfluantoj de la rivero "Arba".

La plej alta punkto en Castejón de Valdejasa estas la monto "Esteban", 747 m alta, kiu markas la limon inter la municipoj Castejón, Tauste kaj Zaragozo, sekvata de "Guarizo", 745 m alta.

Demografio redakti

De la mezo de la 19-a jarcento ĝis 1950 ĝi ĉiam havis iom pli ol milo da loĝantoj, sed ekde tiam ĝi ade malkreskis. Jen datoj sekve:

1950 1960 1970 1981 1991 1996 2001 2011 2021
1.068 902 581 452 397 351 324 266 216

Historio redakti

 
Kastelo Sora, je 4 km de la loĝloko.

Tiu ĉi loĝloko devenas de romiaj tempoj kaj estis parto de la vojo, kiu ligis Caesaraugusta kaj Pompaelo kaj pasis tra Ejea. [2]

Ĝia kromnomo "Val de Jasa" devenas el la 13-a jarcento. Ĝi apartenis al la kanonaro de "Santa Cristina de Somport=. Ĝis 1812, ĝi ne ĝuis propran aŭtonomion kiel municipo. [3]

Monumentoj redakti

  • Paroĥa preĝejo "Santa María la Mayor" (Sankta Maria la plej Granda). Ĝi estas laŭ mudeĥara stilo kaj devenas de la 16-a jarcento. [3]
  • Ermitejo "Santa Ana" (Sankta Anna). Ĉe la supro de la monto, super la urbeto, elstaras la ermitejo de Santa Ana, konstruita en 1894. [3]
  • Kastelo Sora. En la norda parto de ĝia municipo, sur "Monte Guarizo", kie superregas argilon kaj kalkŝtonon, tre markita de erozio, elstaras la silueto de la kastelo de Sora, proprieto de la dukoj de Villahermosa. [3]

Estas menciinde redakti

La naturaj spacoj de la Montoj de Castejón.[4]

Estas vizitinda la miljara "Pino de Sora", majesta specimeno de pino (Pinus halepensis), kun pli ol 4 metroj de cirkonferenco en ĝia trunko. Ĝi estas katalogita kiel Unuopa Arbo de Aragono. [3]

En Castejón de Valdejasa estas famaj la vinagro-marinaĵa kuniklo kaj multaj aliaj pladoj, veraj plezuroj por la palato.

La vento-turbinaro "Monlora III" situiĝas en ĝia municipa areo, partumita kun la municipoj de Luna kaj Sierra de Luna. [5]

Festoj redakti

  • La 20-an de januaro, en honoro de "San Sebastián" (Sankta Sebastiano).
  • La 25-an kaj 26-an de julio, omaĝe al "Santiago y Santa Ana" (Santiago kaj Sankta Anna).
  • Tria dimanĉo de aŭgusto: "Virgen del Rosario" (Virgulino de la Rozario).

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

  • Biciklaj kaj piediraj vojoj. [7]
  • Belaj vojoj por promeni. [8]