Sierra de Luna estas hispana municipo en la jurisdikcia distrikto de Ejea de los Caballeros, en la provinco Zaragozo. Ĝi apartenas al la komarko Cinco Villas, en la regiono Aragono.

Sierra de Luna
municipality of Aragon

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 50612
Demografio
Loĝantaro 271  (2023) [+]
Loĝdenso 6 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 3′ N, 0° 55′ U (mapo)42.0489582-0.90982439999999Koordinatoj: 42° 3′ N, 0° 55′ U (mapo) [+]
Alto 401 m [+]
Areo 43,38572 km² (43 38. 572 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Sierra de Luna (Provinco Zaragozo)
Sierra de Luna (Provinco Zaragozo)
DEC
Sierra de Luna
Sierra de Luna
Situo de Sierra de Luna
Sierra de Luna (Hispanio)
Sierra de Luna (Hispanio)
DEC
Sierra de Luna
Sierra de Luna
Situo de Sierra de Luna

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Sierra de Luna [+]
vdr

La loknomo Sierra de Luna estas etimologie komprenebla kiel Montaro de Luno, sed alude al la najbara urbo Luna, kaj tiukadre aperas kaj montaro kaj duonluno en la municipa blazono.

Geografio redakti

La municipa areo de Sierra de Luna limas norde kun tiu de Luna, oriente kun Las Pedrosas, sude kun Zuera kaj Castejón de Valdejasa, kaj okcidente kun Castejón de Valdejasa. Ĝi estas irigaciita per la kanaleto Sora, kun akvo de la diglago Yesa tra la kanalo Bardenas. En ĝia municipa areo ne estas riveretoj kun konstantaj akvofluoj.

Sierra de Luna, kiel Valpalmas, estis lokoj dependaj de Luna ĝis la unua triono de la 19-a jarcento (1834). La komunumaj montoj kiuj ekzistas en la municipo Luna daŭre estas uzataj de la loĝantoj de la tri municipoj. En novembro 1956 estis establita la Administra Estraro de la Komunumo de Montes de la municipoj Luna (Zaragozo), Sierra de Luna kaj Valpalmas. [1]

Sierra de Luna havis 847 loĝantojn en 1940, sed en 2006 nur 296 kaj ĝi daŭrigis sian malkreskon ĝis 285 en 2021. Ĝi estas for 50 km de la aragona ĉefurbo Zaragozo. [2] La areo de la municipo Sierra de Luna estas 43,9 kvadrataj km kaj ĝia alteco super la marnivelo estas 401 m.[3]

En la lastaj jaroj estis konstruitaj diversaj ventoturbinaroj: nome La Peña, La Sarda, Monlora II, Monlora III, Monlora IV kaj Santo Domingo de Luna. [4] [2]

Krom tritiko kaj aliaj cerealoj, elstaras la produktado de olivoleo kaj vino. Estas vizitinda la fabriko de olivoleo de Sierra de Luna.

Historio redakti

Laŭ ekzistanta dokumentaro, oni scias pri Sierra de Luna, ke en 1610 ĝi estis vilaĝo, kiu apartenis al grafo de Luna. [5]

En 1646 ĝi apartenis al Vereda de Tarazona, en 1711 al Corregimiento de Cinco Villas, kaj en 1785 al Corregimiento de Zaragozo.

En 1834 la urbeto Sierra de Luna atingis propran municipon kaj municipan areon, kaj apartenis al jurisdikcia distrikto de Ejea de los Caballeros.

Monumentoj redakti

  • Paroĥa preĝejo de Santa Águeda, de la 17-a jarcento, kun retabloj de la 16-a ĝis la 18-a jarcento. Ĝi apartenas al Diocezo de Zaragozo. La baroka kanvaso de Santa María Egipciaca kaj la ĉefretablo estas elstaraj. [6]

Estas menciinde redakti

  • En 2004 en la municipo troviĝis fosiliigitaj piedspuroj de mamuloj originantaj el la Terciara Epoko. En 2005 troviĝis novaj piedsignoj en la ĉirkaŭaĵo de tiuj antaŭe malkovritaj. Ankaŭ estis konfirmita ĝia antaŭa datiĝo de 20 milionoj da jaroj. Entute estas ĉirkaŭ cent piedspuroj konataj kiel iknitoj. [6]
  • Estas konata kanto nomata Sierra de Luna, kaj ĝi parolas pri mulisto, kiu transportas tritikon de la regiono Cinco Villas al Zaragozo kaj pri la "Virgulino de la Kolono" (Virgen del Pilar). Ĝi estis prezentita de diversaj kantistoj, de la plej diversaj stiloj kaj estas unu el la kutimaj kantoj en la repertuaro de aragonaj popolgrupoj. Ĝia aŭtoro, Francisco García de Val, estis ligita al la urbo Sierra de Luna. [3] [7]

Festoj redakti

  • Sankta Sebastiano, la 20-an de januaro. [8]
  • Sankta Águeda, la 5-an de februaro.
  • Sankta Petro, martiro de Verono, la 29-an de aprilo.
  • Pilgrimado al la sanktejo de la Virgulino de Monlora, la 1-an de majo.
  • Unua semajnfino de aŭgusto: Patronaj festoj omaĝe al Sankta Kristo. Antaŭe, ĉi tiu festo okazis la 14-an de septembro.

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. [1]
  2. 2,0 2,1 [2]
  3. 3,0 3,1 [3]
  4. [4]
  5. Ubieto Arteta, Antonio. Historia de Aragón. Los pueblos y los despoblados III, p. 1200-1201. Zaragozo, 1984. ISBN: 84-7013-208-3.
  6. 6,0 6,1 [5]
  7. [6]
  8. [7]
  9. [8]

Eksteraj ligiloj redakti