Kastelo de Gasztony

La Kastelo de Gasztony (konata ankaŭ pri la iama posedanto Kastelo de Pázmándy [pAzmAndi]) estas historia monumento en Hungario, en vilaĝo Gasztony. Nuntempe ĝi estas kulturdomo kaj vilaĝdomo (administrejo).

Fasado de la kastelo en Gasztony

Historio redakti

Pli frue estis tie nur teretaĝa domo en la 18-a jarcento, ĝis mezo de la 19-a jarcento estis diversaj plej ofte nekonataj posedantoj. Mankas informoj, kiu konstruis etaĝan kastelon el la domo. Supozeble familio Zichy faris la ornamaĵojn de la kastelo. En la dua duono de la 19-a jarcento familio Pázmándy havis la kastelon, poste denove malgravaj posedantoj sekvis. Depost la 2-a mondmilito ŝtatiĝo okazis, la nova posedanto estis mem la vilaĝo. En la etaĝo biblioteko kaj kulturdomo, en la teretaĝo poŝtejo kaj loĝejoj funkciis. En la 1980-aj jaroj plena renoviĝo okazis. Loĝejoj jam ne estis interne faritaj. Post jaroj ankaŭ la poŝtejo malaperis (nun estas migra poŝto), sed la kulturdomo, administrejo kaj biblioteko restis.

Konstruaĵo redakti

La unuetaĝa baroka konstruaĵo situas sola. En mezo de la simetria fasado troviĝas la enirejo. Interne jam malaperis la iamaj ornamaĵoj.

Fontoj redakti