Gasztony
Gasztony [gastonj] estas malgranda vilaĝo en Hungario en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Vas (Hungario), en Distrikto Szentgotthárd. Gost signifas slave gasto.
Bazaj informoj
redakti- Poŝtkodo: 9952
- Telefonkodo: 94
- Areo: 14 km²
- Loĝantaro: 480
Situo
redaktiLa vilaĝo situas en valo de Rába, la rivero estas ne tro for. La komunumon preteriras la csefvojo kaj fervojo inter Körmend kaj Szentgotthárd. Körmend troviĝas 14, Szentgotthárd 15, Szombathely 40, Budapeŝto 232 km [1] Arkivigite je 2016-08-06 per la retarkivo Wayback Machine.
Vidindaĵoj
redaktiEn Gasztony estas katolika preĝejo pri Serpa Madono el 1789. Vidindaĵo estas Kastelo de Gasztony aŭ Kastelo de Pázmándy, kiu estas nuntempe vilaĝdomo kaj kulturdomo.
En Gasztony migra poŝto servas.
Famuloj
redaktiEn Gasztony naskiĝis politikisto Ignác Széll.