Ignác Széll [sEl], laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj kun plena nomo Széll Ignác József estis hungara nobela juĝisto, departementa kaj ministeria oficisto. Liaj nobelaj antaŭnomoj estis dukai kaj szentgyörgyvölgyi [sentdjordvoldji], lia patro estis József Széll (departementestro), lia frato estis Kálmán Széll, lia plej konata filo estis József Széll.

Ignác Széll
Ignác Széll
Ignác Széll
Persona informo
Naskonomo Széll Ignác József
Naskiĝo 13-an de aŭgusto 1845 (1845-08-13)
en Gasztony
Morto 21-an de marto 1914 (1914-03-21) (68-jaraĝa)
en Szombathely
Ŝtataneco Hungario
Familio
Patro József Széll (departementestro)
Frat(in)o Kálmán Széll
Infano József Széll
Okupo
Okupo politikisto
vdr

Ignác Széll[1] naskiĝis la 13-an de aŭgusto 1845 en Gasztony, li mortis la 14-an de marto 1914 (laŭ hungara Vikipedio la mortotago estas 21-a) en Szombathely.

Biografio redakti

Ignác Széll frekventis bazlernejon en Sopron, li maturiĝis en gimnazio en Szombathely, poste li akiris diplomon en Reĝa Universitato de Pest. En 1869 li ricevis la honoran postenon subnotario de Vas (historia departemento), ekde 1871 li estis nobela juĝisto, inter 1877 kaj 1893 li estis subdepartementestro en la sama loko. Depost 1893 li laboris en la ministerio pri enlandaj aferoj. Li ricevis la titolojn ministeria konsilisto en 1885, baldaŭ vera interna sekreta konsilisto. Li edziĝis en Csabrendek en 1879, la edzino naskis 4 gefilojn.

Fontoj redakti

Referencoj redakti