József Széll [jOĵef sEl], laŭ hungarlingve kutima nomordo Széll József estis hungara politikisto, ministro, juĝisto. Liaj nobelaj antaŭnomoj estis dukai kaj szentgyörgyvölgyi, lia patro estis Ignác Széll.

József Széll
Persona informo
Naskiĝo 14-an de oktobro 1880 (1880-10-14)
en Szombathely
Morto 27-an de aŭgusto 1956 (1956-08-27) (75-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Familio
Patro Ignác Széll
Okupo
Okupo politikisto
vdr

József Széll [1] naskiĝis la 14-an de oktobro 1880 en Szombathely. Li mortis la 27-an de aŭgusto 1956 en Budapeŝto.

Biografio redakti

József Széll lernis juron, poste li eklaboris en administrado de Kisküküllő. En 1905 li jam estis ĉefnotario de Fogaras, post 2 jaroj li estis departementestro. En 1925 li denove estis departementestro. Ekde 1933 li estis juĝisto, krome inter 1933-1937 kaj inter 1941-1944 li estis senatano. En la jaroj 1937 kaj 1938 unu jaron li estis ministro en Kabineto Darányi. En 1938 li estis elektita parlamentano. Ekde 1917 li ricevis premiojn, krome li ricevis la titolon reĝa sekreta konsilisto.

Fontoj redakti