Kató Berky [berki], laŭ hungarlingve kutima nomordo Berky Kató estis hungara aktoro, voĉoaktoro. Ŝia origina nomo estis (laŭ hungarlingve kutima nomordo) Berki Zsófia, ŝiaj gefratoj estis József Berky kaj Lili Berky, ŝia bofrato estis Gyula Gózon, ŝia edzo estis Alajos Mészáros (aktoro).

Kató Berky
Persona informo
Naskonomo Berki Zsófia
Naskiĝo la  5-an de februaro 1889(nun 1889-02-05)
en Hungario Szabadka (Hungara reĝlando)
Morto la 1-an de julio 1961
en Hungario Budapeŝto (Hungario)
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Patro Ferenc Berky (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Frat(in)oj Lili Berky kaj József Berky Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo aktoro Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Zsófia Berki [1] naskiĝis la 5-an de februaro 1889 en Hungara reĝlando en Szabadka (nuntempa Subotica en Serbio), ŝi mortis la 1-an de julio 1961 en Budapeŝto.

Biografio

redakti

Kató Berky komencis sian aktoran karieron en Nacia Teatro (Kolozsvár) en 1908. En la sama jaro ŝi edziniĝis, en la sekva jaro ŝi naskis filinon. Ŝi havis rolojn ankaŭ en filmoj. Ekde 1920 ŝi translokiĝis al Budapeŝto, kie ŝi vidviĝis. Ŝi havis rolojn ekzemple en Teatro Renaissance kaj Teatro Magyar.

Elektitaj filmaj roloj

redakti
  • A szökött katona (1914) – Juliska
  • A paradicsom (skeĉo, 1915) – servistino
  • A dolovai nábob leánya (1916) – S-ino Szentirmay

Fontoj

redakti