Katalin Fogel Simon

(Alidirektita el Katalin Simon)
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

FOGEL SIMON Katalin (Katalin Simon) estas rumanuja hungara kantistino (mezosoprano) naskita en Szecseleváros la 7-an de decembro 1941.

Katalin Fogel Simon
Persona informo
Naskiĝo 7-an de decembro 1941 (1941-12-07) (82-jaraĝa)
vdr

Kariero redakti

Ekde 1966 ĝis 1989 ŝi estis solistino de la operejo Kolozsvári Állami Magyar Opera de Kluĵo. Ŝi elpaŝis ankaŭ en operetoj kaj prezentis ankaŭ popolkantojn. Inter 1979 kaj 1981 ŝi dungiĝis al operejo de Freiburg. Ekde 1989 estis solistino de la Teatro Csokonai de Debrecen.

Premioj, distingoj redakti

  • 1999 - titolita eterna ano de la Teatro Csokonai;
  • 1994, 1996 - nivelpremio.

El ŝiaj roloj redakti

Fonto redakti

  • Enyedi Sándor: Színészek, színházak, városok, Budapest, 2005.
  • Magyar Színházművészeti Lexikon