Katedralo Dia providenco (Kiŝinevo)

Katedralo Dia providenco (rumane: Catedrala Providenţa Divină) estas la sidejo de la romkatolika episkopo je Kiŝinevo, Moldavio. Konstruitis ĝi inter la jaroj 1840 kaj 1843 historiisme. Kreinto de la plano estis verŝajne la peterburga arĥitekto Joseph-Jean Charlemagne. La kirko figuras sur listo de naciaj historiaj kaj kulturaj protektotaĵoj.

Katedralo Dia providenco
katolika katedralo • kristana preĝejo [+]
Koordinatoj47° 1′ 45″ N, 28° 49′ 45″ O (mapo)47.0291228.82909Koordinatoj: 47° 1′ 45″ N, 28° 49′ 45″ O (mapo)

ArkitektoAvraam Melnikov

Estiĝo1836

Katedralo Dia providenco (Moldavio)
Katedralo Dia providenco (Moldavio)
DEC
Katedralo Dia providenco
Katedralo Dia providenco

Map
Katedralo Dia providenco
Vikimedia Komunejo:  Providence of God cathedral in Chișinău [+]
vdr

Historio redakti

 
La katolika preĝejo ĉirkaŭ la jaro 1900

Dum la 1820-aj jaroj konstruigis eta fidelularo romkatolika (el kiuj estis la plejparto poloj) sur la grundo de la nuna ejo kapelon. Pro spacmalbundo sentita jam en la 1830-a jaroj oni estis devigata konstrui novan kirkon. Mondonaco de lia imperiestra moŝto Nikolao la 1-a ebligis rapidan plenumon de tiu ĉi deziro.

Barbaraj komunistoj ŝtatigis en la jaro 1964-a la kirkon antaŭ ol ŝanĝi ĝin al sona kaj filma studion. La komunumo daŭre rajtis kunveni almenaŭ en la tombeja kapelo por diservoj. En 1989, danke al perado de Ruĝa Kruco kaj de Unuiĝintaj Nacioj, redonitis la ejo al la paroĥo. En 1993 ĝi fariĝis sidejo de la apostola administranto por Moldavio kaj fine en la 2001-a katedralo por la ĵus kreita Episkopujo kiŝineva.

Arĥitekturo kaj meblaro redakti

Orientiĝas la kirko eosten havante rektangulan horizontalan projekciaĵon kun duonronda apsido. Ekzistas navero konsistanta el kvin partoj. Apudas nordeoste gapfasado kun en grandan rondarkan fenestron enmetita portalo kaj du kvadrataj kampaniloj.

La interno estas strukturita per du vicoj da korintiaj kolonoj je larĝa meznavo kun barelvolbo kaj du pli mallarĝaj navoj kun dikaj plafonoj. La iam bildoza interno perdiĝis post fermiĝo en la 1960-aj jaroj. La nuna de la 1990-aj jaroj jam kreitis kun antaŭvido de funkcio kiel episkopa sidejo.

Eksteraj ligiloj redakti